Gymnasion: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: la:Gymnasium (Graecia antiqua)
→‎Etimologio: Changed English "and" to correct Esperanto "kaj"
Linio 4:
 
== Etimologio ==
Historie la [[greka lingvo|greka]] vorto ''Gymnasion'', aŭ la [[latina lingvo|latina]] variaĵo ''Gymnasium'', de la greka adjektivo ''gymnos'' (γυμνός), do "nuda", signifis "loko por esti nuda", aŭ "loko por fizika ekzerco", ĉar oni - kiel supre skizite - kutimis sporte trejniĝi nude. Laŭ tio, ke la sportaj trenejoj de la antikva Grekio ankaŭ estis lokoj por distriĝo kaj por intelektaj diskutoj, la vorto kaj celis sportan trenejon kaj publikan (viran) banejon, kaj lokon por edukado kaj por filozofiaj diskutoj. La ''palaestra'' aŭ ''palaistra'' ene de la Gymnasion estis la parto dediĉita al [[lukto]], [[boksado]] andkaj pilkoludoj.
 
La moderna lerneja tipo [[gimnazio]] etimologie devenas de la antikva greka institucio, sed limiĝas al la ĝenerala eduka flanko - dum la [[19-a jarcento]] kun akcento pri instruo de la klasikaj [[greka lingvo|malnovgreka]] kaj [[latina lingvo|latina]] lingvoj, intertempe en multaj lernejoj sen tia akcento. Kaj sporto kaj filozofio estas relative flankaj fakoj, la lernantoj dum la sportaj lecionoj klare ne plu sportas nude, kaj almenaŭ ekde la mezo de la [[20-a jarcento]] la plej multaj gimnazioj estas kaj por knaboj kaj por knabinoj, ankaŭ tio male al la kutimoj en la antikva institucio ''Gymnasion''.