Animeo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 67:
 
===== Ĉibi =====
[[Dosiero:Pani poni.jpg|thumb|right|250px|Sceno el animeo ''[[Pani Poni Dash!]]''. La roluloj estas desegnitaj en ''ĉibi''-stilo por emfazo de komika efekto]]
Krom "serioza" desegnmaniero estas ankaŭ populara desegna stilo ''tibi'' aŭ ''[[ĉibi]]''({{Lang|ja|チビキャラ}} ''ĉibi-kjara''), angle [[:en:Super deformed]] (SD), en kiu la roluloj estas desegnataj je plej simpla maniero, kun karikature malgrandaj korpoj, grandegaj kapoj kaj grandegaj, eĉ por animeo, sencmalplenaj okuloj. Ofte SD-desegnmaniero estas uzata en komediaj situacioj por emfazi la neseriozeco de situacioj. Tamen ekzistas roluloj, kiuj estas en iliaj SD-formoj dum plejparto de anime-filmo aŭ seriaro - tio montras ilian drolecon kaj [[kawaii|"kavajecon"]]. Ekzemple en komedia animeo [[Yamato Nadeshiko Shichi Henge]] la ĉefrolulino estas en ĉibi-formo dum absoluta plejparto de ekrana tempo kaj kondutas strange kaj eĉ iom freneze. Aliaj roluloj, pli seriozaj kaj adekvataj, estas desegnitaj normalmaniere.