Lincos: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
השואה (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
השואה (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Lincos''' (siglo de [[Latina lingvo|latina]] frazo ''lingua cosmica'', kiu signifas "lingvo kosma"), estas [[konstruita lingvo]], unue priskribita de D-ro [[Hans Freudenthal]] en sia libro ''Lincos: Design of a Language for Cosmic Intercourse, Part 1'' en [[1960]]. Ĝi estas lingvo, kreita por komprenebli de iu ajn racia ekstertera vivformo, uzate en interstelaj transmisioj. Freudenthal konsideris, ke tia lingvo estus facile komprenita de entoj, nekonantaj iun aji teranan sintakson aŭ lingvon. Lincos estis kreita por ebligi enkapsuligon de "tuta amaso da nia scio".
 
==Koncepto==
La "leksikono" de Lincos, planita por esti dissendata antaŭ iu ajn aldonaj mesaĝoj, komenciĝas de simpla ensemblo da impulsoj, kiu difinas terminaron pri [[Natura nombro|naturaj nombroj]] kaj baza [[aritmetiko]] ([[adicio]], [[subtraho]], [[multipliko]] kaj [[divido]]) en [[duuma sistemo]]. La konceptoj pri [[egaleco (matematiko)|egaleco]], [[komparo (matematiko)|komparo]], [[variablo]]j kaj [[konstanto]]j ilustriĝas per serio da ekzemploj. Ilin sekvas [[propozicia logiko]], [[aroteorio]] kaj [[logiko de unua ordo]]. La sekva parto de leksikono difinas vortaron por priskribi tempon, montrante metodonj por mezuri daŭrojn baze sur momentoj en tempo, kaj rakontas pri pasintaj kaj venontaj eventoj.
 
La tria sekcio estas probable la plej kompleksa, sed klarigo de tiuj konceptoj kaj lingvo necesas por priskribi konduton kaj interparolon de individuoj. Ĝi rakontas, kiel individuoj interparolas, respondas demandojn, malaprobas, citas aliajn homojn, konas aŭ atendas ion, promesas kaj ludas. La lasta, kvara sekcio priskribas konceptojn pri [[maso]], [[kosmo]] kaj [[movo]]. Tiu sekcio rakontas pri fizikaj karakterizaĵoj de homo kaj la [[Sunsistemo]].
 
Dua parto da libro estis planita sed neniam skribita. Ĝi havus plu kvar sekciojn da leksikono: "Materio", "Tero", "Vivo", kaj "Konduto, parto 2". Aliaj esplorantoj faris siajn etenditajn versiojn de lingvo, ekzemple [[CosmicOS]].
 
Neniu transmisio estis farita uzante je Lincos. Ĝi restas signifa teoria eksperimento en [[Komunikado kun ekstertera racio]].
 
==Ekzemploj==
Linio 61 ⟶ 70:
==Bibliografio==
* [[Hans Freudenthal]]: ''Lincos: Design of a Language for Cosmic Intercourse.'' North-Holland, Amsterdam. 1960
 
{{ĝermo}}
 
[[Kategorio:Planlingvoj]]
[[Kategorio:SETI]]
 
[[de:Lincos]]