Kvantuma mekaniko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 75:
 
7 La spinon oni povas pritrakti ankaŭ per la nerelativeca kvantummeĥaniko, do per la ekvacio de Schrödinger. Sed en la nerelativecan teorion oni devas ''enmeti'' ĝin, dum laŭ la relativeca kvantummeĥaniko ĝi estas ''rezulto''.
 
====Kvantuma implikiĝo====
Du kvantumaj sistemoj implikiĝas kvantume, kiam ili interagas. Ekde tiam, kaj ĝis ili malimplikiĝas per ĥaosa ago de la ĉirkaŭaĵo, ili estas ne du, sed nur unu kvantuma sistemo. Eĉ se la du ''sistemeroj'' estas space malproksime, iu ajn ago je unu el ili efikas ''samtempe'', ''neloke'' al la alia.
 
Einstein, Podolsky kaj Rosen montris, kiel ĉi tiu antaŭdiraĵo de la kvantuma teorio aperas tute paradokse (kaj do, laŭ ili, montras gravan netaŭgecon de la "ortodoksa" kvantuma teorio). Ili kaj aliaj sciencistoj estis "lokaj realistoj" kaj parolas pri "kaŝitaj variabloj" ĉe la du sistemoj: tiel oni ne bezonas akcepti tiajn samtempajn, nelokajn efikojn. Poste [[John Stewart Bell]] elpensis eksperimenton, kies rezulto malsamas laŭ la "loka realismo" kaj laŭ la "ortodoksa kvantuma teorio". Ĝis nun, kaj por la plej granda parto de la sciencistaro, la eksperimentoj ŝajnas pruvi la "ortodoksan teorion".
 
La kvantuma implikiĝo estas unu el la plej gravaj kvantumaj efikoj por la [[kvantuma informa teorio]].
 
== Vidu ankaŭ ==