Nicolino Rossi: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Nicolino Rossi''' naskiĝis en 1939, estas sanmarina civitano kaj laboris kiel hotelsekretario en Napolo.
Esperantisto de 1962. Diplomito de Itala Instituto de Esperanto en 1967. Membro kaj kunlaboranto de la itala literatura rondo "La Patrolo" de 1969 ĝis ĝia malfondiĝo en 1979-80. Ano de la redakcia stabo de "Literatura foiro". Plurfoja laŭreato, en poezia branĉo, ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Konkurso "LIRA" kaj ĉe Konkurso "EKRA". Esperanto-instruisto kaj kursgvidanto en Napolo, ekde 2003 Direktoro de la Napola Katedro de Itala Instituto de Esperanto. Gvidis televidkursojn de Esperanto ĉe loka televidentrepreno en la Napola regiono kaj plu gvidas E-kursojn en Napolo. Iama juĝinto ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA. Tradukinto de pluraj tekstoj de la klasika Napola konzonokanzono. Esperantigis la kanzontekstojn de la kasedo "Sub la napola suno" de la napola kanzonisto Valerio Mottola. Lia poemkolekto Sur la vivopado en 1981 gajnis la premion La Verko de la Jaro. Li daŭre recenzas literaturaĵojn kaj verkas eseetojn pri esperanta kaj itala literarutoj por kelkaj ĉefaj esperantaj kulturgazetoj.
 
== Verkoj ==