Doktoro Wötzel: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Doktoro Wötzel''' estis kuracisto en la urbo [[Chemnitz]], kiu famiĝis en jaro [[1804]] post publikado de lia libro "Realaj aperadoj de mia edzino post ŝia morto", per kiu li opiniis esti definitive pruvinta [[posttomban transvivon]].
 
La faktoj raportitaj en la libro: <br>
Kelkajn semajnojn post [[morto]] de sia edzino, Doktoro Karl WÖTZEL (prononcu: vöcel) sensis fortan venton, kirliĝantan ĉirkaŭ li, kvankam ĉiuj pordoj kaj fenestroj estis fermitaj. La lumigilo malflamiĝis mem, kaj li ekvidis sian edzinon ridetanta je li dirante: "Karl ... mi estas senmorta .... ni revidos nin". Kaj la aperaĵo forfandiĝis. <br>
La doktoro estis samtempe ĝojega kaj dubema, pensante "eble mi faras el miaj deziroj realaĵojn, tio estis [[halucino]]". Sed alian tagon la aperaĵo denove revenis, sed tiufoje lia hundo Baldur ĉeestis, kaj jen ĝi iris al la revenantino kaj ekturniĝadis kaj saltadis ĉirkaŭ ŝi eligante ĝojbleketojn. Pro tio Doktoro WÖTZEL konkludis, ke la apero estis ne subjektiva sed objektiva, do reala.
 
Li estis atakita de pluraj, kaj mokita de [[Wieland]] en "Enthauesia".
En 1805 li publikigis en Leipzig duan libron pri tiu temo.