Bolesław Prus: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e roboto: en:Bolesław Prus estas artikolo leginda; cosmetic changes |
kompletigo laŭ pola vikipedio |
||
Linio 2:
{{projektoj|wikisource=Aŭtoro:Bolesław Prus}}
[[Dosiero:Pekoj de l infaneco.jpg|thumb|200px|Kovrilpaĝo de Bolesław Prus: Pekoj de l' infaneco; 1980; tradukis Antoni Grabowski]]
'''Bolesław PRUS''', originale '''Aleksander GŁOWACKI''' [[blazono]] ''Prus'' (naskiĝis la {{daton|20|aŭgusto|1847}} en [[Hrubieszów]], mortis la {{daton|19|majo|1912}} en [[Varsovio]])
==Kreado==
[[Prozo|Proza]] verkado de Bolesław Prus apartenas al la plej grandaj atingaĵoj de la [[pola literaturo]]. Ĝi estas plej proksima al verkaĵoj de tiaj verkistoj kiel [[Charles Dickens]] kaj [[Anton Ĉeĥov]].
Temo de lia plej frua verkado estis prezentado de [[socio|socia]] maljusteco kontraste al nefekunda vivo de la fermita en sia mondo [[bieno|bien]]posedantaro (''Dusze w niewoli'' - [[Animo]]j en sklaveco), ''Anielka'' - Anjo)).
En tiu ĉi periodo Prus estis atestanto de [[tragedio]] de la homa [[sorto]] kaj de sociaj maljustaĵoj, kaŭzitaj grandparte de intertuŝo kun fru[[kapitalismo|kapitalisma]] [[ekonomio]] (''Powracająca fala'' - Revenanta ondo). Aperiĝantajn soci-ekonomiajn fenomenojn Prus en sia verkado analizis kaj pritaksis.
Lia unua granda [[romano]] estis ''Placówka'' (1885–1886) – komence aperanta en la revuo "Wędrowiec" (Migranto). Laŭvice estiĝis lia [[epopeo|epopea]] panoramo de tiutempa Varsovio el la jaroj 1878–1879 – romano ''Lalka'' ([[Pupo|pupino]]) (1887–1889 en "Kurier Codzienny", libra eldono 1890). Prus verkis ankaŭ soci-moran romanon ''Emancypantki'' (1890–1893 same en la "Ĉiutaga Kuriero", lbra eldono 1894). En sia unu [[historio|historia]] romano ''[[La Faraono]]'' (1895–1896 en "Tygodnik Ilustrowany", libra eldono 1897) li prezentis, surfone de elektita periodo el historio de la [[Antikva Egiptujo]], mekanismojn de regado, [[ŝtato]] kaj socio. Poste en 1909 li eldonis ankoraŭ unu romanon ''Dzieci'' (Infanoj) (1908 en la sama "Ilustrita Semajnrevuo", libra eldono 1909), en kiu kritikis la [[rusia revolucio de 1905|rusian revolucion de 1905]]. Morto de la verkisto ĉesigis laboron pri la lasta nefinita romano ''Przemiany'' (Ŝanĝiĝoj) (1911–1912 en "Tygodnik Ilustrowany").
== En Esperanto aperis ==
|