Twann-Tüscherz: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 22:
 
==Geografio==
La komunumo Twann-Tüscherz situas sur la suda norda deklivo de la [[Ĵurasa Montaro]] ĉe la norda bordo de la [[Lago de Bielo]], okcidente de la urbo [[Bielo]]. La komunumo konsistas el la vilaĝoj [[Alfermée]], [[Tüscherz]] kaj [[Twann]] de nordoriento al sudokcidento laŭlonge de la lago, kaj el la vilaĝeto [[Gaicht]] sur alteco de 676 m [[s.m.]] sur teraso de la Ĵurasa Montaro, kaj diversaj domgrupoj kaj izolitaj bienoj. La okcidentan limon de la komunumo formas la rojo Twannbach, kiu fosis impresan ravinon sur la dekvlivo de Ĵuraso. sur la deklivoj supre de la vilaĝoj etendiĝas belaj vitejoj. <ref>Fonto: [http://map.geodataviewer.admin.ch/geodatenviewer.php?x=578557&y=216005# Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]</ref>
 
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,44 km², de kiuj 64,8% estas kovritaj de [[arbaro]], 24,0% servas por [[agrikulturo]] kaj 8,0% por [[setlado]].