Ŝablono-Diskuto:Informkesto muzika artisto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: Laŭ koloro eblas dividi muzikistojn aŭ muzikistarojn en sep grupojn. Unu el ili estas "grupo (aŭ kapelo)", alia "cover bando". Unue kapelo en Esperanto unuavice estas preĝejeto ka...
 
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Laŭ koloro nun eblas dividi muzikistojn aŭ muzikistarojn en sep grupojn. Unu el ili estas "grupo (aŭ kapelo)", alia "cover bando".

Unue '''kapelo''' en Esperanto unuavice estas preĝejeto kaj nur en dua, flanka signifo simple estas sinonimo de "muzikgrupo", do "grupo aŭ kapelo" signifas "muzikgrupo aŭ muzikgrupo": Propono do estas simple skribi la vorton "muzikgrupo" unufoje.

Due, la vorto "'''cover bando'''" tute ne estas esperantlingve. Per kono de aliaj lingvoj eblas dedukti ke temu pri muzikgrupo kiu unuavice ne ludas memkomponitajn muzikaĵojn sed muzikaĵojn de aliaj komponistoj. Sed ĉu vere tiom klare eblas diferencigi inter grupoj kiuj prezentas mem komponitajn muzikaĵojn kaj tiuj kies muzikaĵoj estas komponitaj de negrupanoj? Preskaŭ ĉiu muzikgrupo foje prezentas verkaĵon jam antaŭe prezentitan fare de alia artisto - laŭ mi la limoj inter "muzikgrupo" kaj "cover bando" (kiel ajn traduki tion al Esperanto) estas fluaj. Tial mi proponas unuigi la du subkategoriojn al unu, "muzikgrupo", kun blua fono.
 
[[Uzanto:Aidas|Aidas]] ([[Uzanto-Diskuto:Aidas|diskuto]]) 08:33, 23 Maj. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto muzika artisto".