Historio de Azerbajĝano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ca:Història de l'Azerbaidjan
e "=="
Linio 10:
De 861 al 1539 ekregas alta grado je memstareco kun lokaj regantoj kaj aliancitoj. Post la [[Safavida Imperio]], la regiono estis regata de persaj dinastioj kiel la [[Zanda dinastio]]. Tamen, [[de jure]] sub la [[Persa Imperio]], estis sendependaj ĥanatoj kiuj naskiĝis en la regiono, ĉefe post la kolapso de la Zanda dinastio. Pro sinsekvaj konfliktoj tiuj [[ĥanato]]j estis aneksitaj al la [[Rusa Imperio]], post la ruso-persa milito komence de la 19-a jarcento, kiam la Persa Imperio agnoskis la suverenecon de la [[Ĥanato de Erevano]].
 
=== Soveta epoko ===
[[Dosiero:11606v copy 1.jpg|thumb|right|tipaj vestaĵoj komence de la 20-a jarcento.]]
Post la falo de la Persa Imperio dum la [[Unua mondmilito]], Azerbajĝano kune kun [[Armenio]] kaj [[Kartvelio]] ariĝis en la [[Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko]], kiu mallonge vivis. Kiam la [[respubliko]] estis disigita en [[majo]] [[1918]], Azerbajĝano deklaris la sendependecon kiel la [[Azerbajĝana Demokratia Respubliko]] (ADR). La ADR estis la unua demokratia parlamenta respubliko de la [[islamo|islama mondo]], sed nur vivis 23 monatojn, ĉar la [[Ruĝa Armeo]] invadis ĝin en [[aprilo]] [[1920]], kreante la ŝtaton nome [[Socialisma Soveta Azerbajĝana Respubliko]] samjare. En 1922, Azerbajĝano iĝis parto de la [[Transkaŭkazia Federacia Socialisma Soveta Respubliko]], kiu samtempe fariĝis konstitucia membro de la ĵus naskita [[Sovetio]]. En 1936, la federacia respubliko disiĝis kaj la azerbajĝana soveta respubliko fariĝis membroŝtato de Sovetio. Dum la [[Dua mondmilito]], Azerbajĝano proviziis grandan kvanton de la nafto por la [[Orienta Fronto]], dume ĉirkaŭ 600.000 azeroj batalis kontraŭ la [[nazioj]]. La [[Operacio Edelweiss]] gvidata de la [[Wehrmacht]] estis direktata al tiu regiono pro ĝia graveco rilate la energian proviziadon.<ref>Swietochowski, Tadeusz(1995) ''Russia and Azerbaijan: A Borderland in Transition, Columbia University'', p. 133</ref>
Linio 16:
Kiel konsekvenco de la politiko de la "[[glasnosto]]", ekigita de [[Miĥail Gorbaĉov]], la civilaj ribeloj kaj la etnaj bataloj naskiĝis aŭ pliiĝis en diversaj regionoj de Sovetio, inkluzive de [[Montara Karabaĥo]], regiono en la Socialisma Soveta Azerbajĝana Respubliko sed loĝata de armena plimulto. La ribeloj en Azerbajĝano helpis la sendependecon.
 
=== Post-soveta epoko ===
 
En [[1990]], la Supera Konsilio de la SSR de Azerbajĝano forigis la vortojn "Socialisma Soveta" de la oficiala nomo de la lando; aprobis la Suverenan Deklaracion de la Azerbajĝana Respubliko kaj restaŭris la flagon de la Azerbajĝana Demokratia Respubliko. La [[8-a de septembro]] [[1991]] estis elektata la prezidento en naciaj balotadoj.
 
 
 
La [[18-a de oktobro]] 1991, la Supera Konsilio de Azerbajĝano adoptis deklaron pri sendependeco kiu estis subskribata dum nacia referendumo en sekvanta decembro kiam Sovetio formale disiĝis. La unua jaroj de la sendependa lando estis eklipsataj pro la [[Milito de Montara Karabaĥo]]. Post la fino de la milito en 1994, Azerbajĝano perdis la kontrolon de 16% de ĝia teritorio.<ref name="DeWaal">Thomas De Waal. ''Black Garden: Armenia And Azerbaijan Through Peace and War''. New York: New York University Press, p. 286. ISBN 0-8147-1945-7</ref><ref>[https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/geos/aj.html#Issues CIA — The World Factbook. Azerbaijan.]</ref> En 1993 la prezidanto estis venkita de militista ribeliĝo kiu entronigis la eks-sovetian prezidanton de Azerbajĝano. En 1995, estis evitata ŝtatpuĉo de la komandanto de la militista polico, kiu okazigis la forpason de la komandanto kaj la disiĝon de la azera militista polico.