Animeo: Malsamoj inter versioj

266 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
malfaris vandalajn forigojn de ilustracioj
e
(malfaris vandalajn forigojn de ilustracioj)
Krom "kanonaj" animeoj aperas ankaŭ multaj originalaj, neklaseblaj kaj artecaj. Ekzemplo de anime-seriaro kun ne-norma scenaro estas [[GANTZ]]. La ĉefaj roluloj de ĝi mortis en unua serio, sed ilin revivis iu stranga estaĵo kun formo de senmova nigra globo, kiu okupas hotelan ĉambron en centro de [[Tokio]]. La globo igas ilin revenki siajn vivojn per partopreno en kruela lukto kontraŭ alimondanoj, kolektante poentoj.
 
[[Dosiero:Postapokalipsa dezerto Sunabouzu.png|thumb|200px|right|Postapokalipsa dezerto anstataŭ urbo; ekrankopio el animeo [[Sunabouzu]]]][[Dosiero:Vaporpunka urbo Laputa.png|200px|thumb|right|[[vaporpunko|Vaporpunka]] mineja urbo el [[Tenkū no shiro Rapyuta]]]]
Universoj, en kiuj okazas la eventoj de seriaroj, povas havi iujn ajn formojn de klasikaj [[fantazio|fantaziaj]] mondoj ĝis [[ciberpunko]] ([[Ghost in the Shell]], [[Serial Experiments Lain]]) kaj [[vaporpunko]] ([[The Last Exile]], [[Steamboy]]). Ofte anime-seriaroj okazas en paralelaj universoj similaj al la nia, sed kun tute malsamaj historioj kaj teknologioj. Ekzemple, eventoj de [[Fullmetal Alchemist]] okazas en paralela mondo, kie homoj anstataŭ [[fiziko]] kaj [[inĝenierarto]] disvolvigis [[alkemio]]n, la arton de transformo de materio. Seriaro [[Trigun]] okazas en [[dezerto|dezerta]] planeto, kie homoj landis antaŭ 300 jaroj kaj preskaŭ tute perdis sciencon kaj teknologion. Oftas [[postapokalipso|postapokalipsaj]] scenaroj - ekzemple, en [[Wolf's Rain]] kaj [[Sunabouzu]] temas pri la Tero detruita per [[milito]], kie duonsovaĝaj homoj loĝas en grandegaj ruinaroj kovritaj per restaĵoj de forgesitaj teknologioj. La anime-filmo [[Pale Cocoon]], rakontas pri la homaro, kiu tute detruis ekosistemon de l' Tero kaj loĝas sur Luno, fosiĝante pli kaj pli profunden en Luna grundo.
 
3 739

redaktoj