Ordeno de la Ora Ŝaffelo: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo: 250px|eta|dekstre|Kolringo kun la Ora Lanfloko, Vieno La '''Ordeno de la Ora Lanfloko''' estas kavalira ordeno fondita en 1429 de la Duk...)
 
La '''Ordeno de la Ora Lanfloko''' estas [[kavalira ordeno]] fondita en [[1429]] de la Duko de [[Burgonjo]] kaj Grafo de [[Flandrio]], nome [[Filipo la 3-a (Burgonjo)|Filipo la 3-a]], por celebri sian edziĝon<ref>De P. Mellado, Francisco. [http://books.google.es/books?id=C4yY-yEfdjUC&pg=RA2-PA286&dq=tois%C3%B3n+de+oro&ei=SazxS8TpCIS0ywS3-vSQCg&cd=5#v=onepage&q=tois%C3%B3n%20de%20oro&f=false ''Enciclopedia moderna. Diccionario universal de literatura, ciencias, artes...'', volumo 33, paĝoj 284 kaj 285.]</ref> kun la portugala princino [[Isabel de Portugalio|Isabel de Avis]], filino de la reĝo de Portugalio [[Johano la 1-a (Portugalio)|Johano la 1-a]], en la urbo [[Bruĝo]]. Ĝi estis kreata laŭ la modelo de la [[Ordeno de la Ĝartero]] de [[Anglio]], kies membro Filipo estis elektita en [[1422]], sed dediĉata al [[Sankta Andreo]] (Filipo estis malakceptinta tiun elekton por ne ofendi la [[Karlo la 7-a (Francio)|reĝon de Francio]]).
 
Same kiel ĉe ties angla modelo, la ordeno estis dekomence limigita al malgranda nombro de kavaliroj, unue 24 sed poste pliigita al 30 en [[1433]] kaj al 51 en [[1516]]. La membroj de la ordeno ne povis esti «herezuloj» kaj pro tio ĝi iĝis simbolo nur [[katolikismo|katolika]] dum la [[Reformacio]]. La insigno konsistas el kolringo de interplektitaj ĉeneroj el juveloj kun blua emajlo kaj ruĝaj radioj fina per pendita Ora Lanfloko aŭ Ora ŝaffelo ĉio el emajla [[oro]]. Estas du versioj pri la signifo de la ŝaffelo, el kiuj unu aludas al la mito de [[Jazono]] kaj la [[Ora Lanflokoŝaffelo]], dum la alia vidas originon en la biblia rakonto de [[Gedeono]] kaj la ŝafo proponita al Dio kiel oferbuĉo kaj danko pro la venko atingita kontraŭ [[madianitoj]]. La fajraj ĉeneroj aludas al la moto, kiun la propra duko ĉiam kunportis sur siaj armiloj: «''Ante ferit quam flamma micet''» («Vundu antaŭ oni vidu la flamon»).
 
La granda superuleco korespondis al la [[reĝo de Hispanio]] per buleo de la papoj [[Gregorio la 13-a]], de [[1574]], kaj de [[Klemento la 8-a]], de [[1600]]. Tio ĉar post la edziniĝo de la heredontino de la krono de [[Burgonjo]], [[Maria de Burgonjo|Maria]] kun la arkiduko [[Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)]], la ordeno iĝis ligata al la [[Habsburgoj]], kaj poste al la [[Hispanio|hispanaj]] Habsburgoj.
* [[Carlos III de España|Carlos III]], rey de España (1759–[[1788]]).
* [[Carlos IV de España|Carlos IV]], rey de España (1788–[[1808]]).-->
 
==Notoj==
<references/>
 
[[be:Ордэн Залатога Руна]]
12 136

redaktoj