Belfagoro: Malsamoj inter versioj

16 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Belfagoro''', famas en la fantasta okcidenta imaga mondo, ofte celebrita kiel pereiga ulo en literaturo, en [[opero]]j kaj antaŭ ne longe kinarte en ''Belphégor ou Lele fantômeFantôme du Louvre (Belfagoro aŭ la Fantomo de LouvreLuvro)''. Ĝia nomo ŝprucas el [[Baal]] Fegor (aŭ Peor), kies senco similas al “Sinjoro de Fegor”, unu el la montoj de [[Moab]], oriente de la [[Morta Maro]]. Ĝi nombriĝis inter la semidaj dioj, kiu, same kiel Baal de [[Ugarit]], havis sian sidejon sur monto. Baal Fegor ne estis, do, malbonfara diaĵo aŭ [[demono]], sed prefere tera diigita potenco, kies bonaj favoroj estis rite petataj de la ĉirkaŭaj popoloj.
 
Ĝia akceptiĝo kiel demona figuro certe koincidas kun la biblia tradicio, kie Belfagoro ludas kiel dio de la malamikoj al [[judo]]j. Fakte, kiam la israelaj triboj, gvidataj de [[Moseo]], marŝas direkten al tero de Kanaanoj, post la epopeigita liberiĝo el Egiptujo, la libroj [[Nombroj]] rakontas kiel la popolo sin allasis altiri de la malvirtaj moroj de la junulinaro de Moab kaj, tiel, perfidis sian Dion kultante Baal Fegor. De tiam Belfagoro subklasiĝis el dio al pereiga demono, kontribuante al la formiĝo de la diabla entaĵo en medio rigide monoteisma.
829

redaktoj