Celulozo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: lv:Celuloze
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
Celulozo estas grava industria materialo por la fabrikado inter alie de papero kaj de sintezaj materialoj. En la produktado de vestaĵoj gravas fadenoj el [[viskozo]], [[kotono]] kaj [[lino]], kiuj ĉiuj kemie konsistas el celulozo. Plia grava aplikejo estas la industrio pri konstrumaterialoj, kie celulozo plifluigas aliajn materialojn, sed ankaŭ iĝas izoliga materialo por konstruaxjoj – inter pluraj avantaĝoj de tia izoliga materialo, produktita ekde proksimume la jaro [[1940]], estas la ekologie favora produktovojo kaj la uzebleco de reciklita eksa gazeta papero.
 
Krome celulozo inter alie estas la bazo de la [[plasto]] [[''celofano'']], kiu estas uzata kiel travidebla, maldika kaj fleksebla substanco aparte por la higiena enpako de nutraĵoj kaj aliaj produktoj, sed ankaŭ en novspecaj travideblaj [[cigaredo|cigaredaj]] paperoj. Plia apliko de celulozo estas la produktato de pilketoj por [[tabloteniso]]. La kemia kombinaĵo [[celulozoacetato]] estas multe uzata speco de [[plasto]], inter alie uzata por multaj infanludiloj: Ekzemple la konstruobrikoj de la firmao [[Lego (ludilo)|Lego]] estas el tia materialo.
 
En sciencaj laboratorioj oni aldone esploras la uzon de celuloza etanolo kiel alternativo por benzino en la movigo de aŭtomobilaj motoroj.