Traktoro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Forigis redaktojn de Dominik (diskuto); restarigis al la lasta versio de RedBot
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
'''Traktoro''' estas motorhava, grandpovuma, etrapida [[veturilo]] sur pneŭmatikaj [[rado]]j aŭ [[raŭpo]]j (raŭpotraktoro aŭ [[ĉenbenda traktoro]]) por [[agrikulturo]]. Traktoroj estas uzataj ankaŭ por treni [[ŝarĝveturilo]]jn kaj por fari enurbajn laborojn (fosado de kavoj, purigo de stratoj ka.).
 
La unuaj traktoroj evoluis fine de la 19-a jarcento, el moveblaj kaj fiksaj vapormaŝinoj de la agrikulturaj mastrumejoj. En la 1890-aj jaroj oni tiris jam plugilon per vapormaŝino. La unuan [[Benzinmotoro|benzinmotoran]] agrikulturan maŝinon faris la forĝisto John Froehlich (1892) en Iowa. La unua sukcesa serioprodukta firmao estis tiu de C. W. Hart kaj C. H. Parr en Iowa, Charles City. Dum la unua mondmilito, la usona Holt-traktoro servis kiel ekzemplo por la britaj kaj francaj tankoj.
 
La hodiaŭaj traktoroj moviĝas per benzino, dizeloleo, kerozeno, fluida propangaso. La movan forton transdonas kardana [[ŝafto]] al la 8–10-grada rapidŝanĝilo kaj per diferencialo al la du postaj, grandaj radoj. La motoro havas la povumon de min. 120 ĈP.