Tver: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e r2.6.4) (robota aldono de: vep:Tver' |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 19:
En la urbo estas fervoja stacio en linio [[Moskvo]] - [[Sankt-Peterburg]].
----
Tverj estas antikva rusa urbo apud rivero Volgo. La urbo estas inter [[Moskvo]] kaj Peterburgo. Distanco de Tverj ĝis Moskvo estas 167 kilometroj, distanco de Tverj ĝis Peterburgo estas 485 kilometroj. En Tverj loĝas 404 mil loĝantoj. Tverj estas administra centro de la plej granda regiono en Centra Rusio.
Laŭ arkeologiaj faktoj loĝloko sur loko de Tverj estis jam en 9-a kaj 10-a jarcentoj. En kompilfonto unua nerekta mencio de Tverj rilatas al [[1135]]-a jaro. En [[1181]]-a jaro en Tverj oni konstruis lignan kremlon. En [[1247]]-a jaro Tverj iĝis centro de dukejo. Unua duko de Tverja dukejo estis fama duko Aleksandro Nevskij. Profita geografia situo kaj alfluo de loĝantaro, kiun mongolaj-tataraj konkerantoj elpremis el aliaj regionoj, kontribuis impetan evoluon de Tverj. En 13-a, 14-a kaj 15-a jarcentoj Tverja dukejo iĝis unu el la plej fortaj dukejoj de Nordorienta Rusio. Dum 2 jarcentoj Tverj konkurencis kun [[Moskvo]], ĝis kiam Tverja dukejo eniris en Moskvan ŝtaton en [[1485]]-a jaro. Tverj en 15-a kaj 16-a jarcentoj estis la plej granda venda kaj metia centro. En [[17-a jarcento]] Tverj kelkfoje estis atakita per polaj-litovaj feŭdestroj.
En [[1763]]-a jaro incendio detruis tutan centron de la urbo, forbrulis ligna kremlo. Laŭ ukazo de imperiestrino Granda Katarina komenciĝis regula konstruo de la urbo. La urbo ricevis regulan planon, stratoj konstruiĝis per ŝtonaj konstruaĵoj kun unueca fasado.
En dua duono de [[19-a jarcento]] en Tverj okazis sufiĉe granda industria kresko. Por tio kontribuis konstruo de Nikolaa fervojo inter Moskvo kaj Peterburgo en [[1851]]-a jaro.
En [[1901]]-a jaro en Tverj establiĝis unua trama vojo. Establo de la trama vojo okazis je 4 jaroj pli frue ol en [[Moskvo]], kaj je 6 jaroj pli frue ol en [[Peterburgo]].
Oni establis sovetan potencon en Tverj sensange la 10 de novembro de [[1917]]-a jaro.
En [[1931]]-a jaro oni ŝanĝis nomon de la urbo. La urbo ricevis novan nomon Kalinin. En [[1990]]-a jaro oni redonis antikvan nomon al la urbo.
Dum Granda Patria Milito bataloj en Tverja regiono komenciĝis jam la 5 de julio de [[1941]]-a jaro. La 17 de oktobro de [[1941]]-a jaro germana militistaro okupis la urbon, la 16 de decembro de 1941-a jaro sovetia militistaro liberigis la urbon. Dum bataloj oni detruis 7714 konstruaĵojn kaj pli ol 70 entreprenojn. Tverj estas unua regiona centro, kiun soveta militistaro liberigis de faŝistoj.
Nun Tverj estas granda industria, kultura kaj kleriga centro. La plej grandaj klerigaj institucioj de Tverj estas Tverja ŝtata universitato, Tverja ŝtata teknika universitato, Tverja ŝtata agrikultura akademio, Tverja ŝtata medicina akademio, milita universitato je nomo de marŝalo Ĵukov. La plej grandaj entreprenoj de Tverj estas “Tverja ekskavatora uzino”, “Kolegaro “Tverja manufakturo”, “Tverja kemia fibro”, Tipografia kombinumo, Tipografia kombinumo de infana literaturo, “Volga bakisto”, “Vagonokonstrua uzino”, uzino “Centrosvar”.
{{commonscat|Tver}}
|