Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Smurfo: atentigo
Linio 21:
Aldone mi dum la trarigardo de viaj kontribuoj rimarkis, ke ĝenerale vi faras redaktojn kiuj atestas pri tio, ke vi ne havas tre altan lingvoscion de Esperanto (ekzemple via anstataŭigo de "Patro Kristnasko" per "Patriarko Kristnasko", aŭ de "beboj" kaj "plenkreskuloj" per "gebeboj" kaj "geplenkreskuloj" en la artikolo [[vindotuko]]). Pro tio mi rekomendus al vi koncentriĝi pri la aldono de enhavo al la Vikipedio, anstataŭ fari nurlingvajn redaktojn. Se vi tamen pensas ke io bezonas lingvan poluron, menciu vian opinion unue sur la diskutpaĝo de la koncerna artikolo kaj atendu kion opinias aliaj Vikipediistoj pri tio. [[Uzanto:Marcos|Marcos]] 13:43, 4 Jan. 2012 (UTC)
:Saluton IJKL. Vi nek reagis al mia ĉi-supra atentigo, nek ŝanĝis vian emon forigi alternativajn esprimojn, nek ĉesis fari erarajn lingvajn "korektojn". Ĉu vi ne legis la atentigon? Aŭ ĉu vi intence ignoras ĝin? Mi petas vin reagi al mia atentigo, ĉar nur per komunikado ni povas veni al bona kunlaboro en Vikipedio. [[Uzanto:Marcos|Marcos]] 16:42, 7 Feb. 2012 (UTC)
 
== [[Assassin's Creed]] ==
 
Saluton IJKL! mi malfaris vian redakton en artikolo [[Assassin's Creed]] ĉar necesas konservi referencon al [[Asasinoj]] - mi ĵus aldonis klarigon pri tio sur la diskutpaĝo de la artikolo. --[[Uzanto:Dominik|Dominik]] ([[Uzanto-Diskuto:Dominik|diskuto]]) 12:46, 5 Jun. 2012 (UTC)