Dissolvo de Sovetunio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 17:
 
La [[Sovetunio|Unio de Sovetaj Socialistaj Respublikoj]] (USSR) estis oficiale dissolvita la 25an de decembro, [[1991]]. Tio okazigis la kreadon de la 15 [[respublikoj de Sovetunio]] kiel sendependauj [[suverena ŝtato|suverenaj ŝtatoj]]. La dissolvo de la plej granda komunista ŝtato en la mondo markis ankaŭ la finon de la [[Malvarma Milito]].
 
== Fino de Sovetunio ==
La {{daton|17|marto|1991}} okazis tut-sovetia referendumo pri daŭra ekzisto de la ŝtato; el la voĉdonrajtaj civitanoj 80% partoprenis ĝin. En [[RSFSR]] 76,4% voĉdonis por konservo de Sovetunio. Pluraj teritorioj, aŭtonomiaj en Sovetunio, uzas la leĝaron de Sovetunio kaj la rezultojn de tiu referendumo por pravigi sian rajton je sendependiĝo: interalie [[Sud-Osetio]], kies loĝantoj voĉdonis por konservo de Sovetunio kaj, laŭ la tiam funkciinta leĝaro, rajtis decidi sian sorton aparte de la sovetia respubliko, kies aŭtonomio ili estis (Kartvela SSR en la kazo de Sud-Osetio).
 
La [[19-an de aŭgusto]] [[1991]] en Moskvo grupo de altpostenuloj faris provon restarigi sovetan regadon. Tiu provo estas konata kiel [[Aŭgusta puĉo]]. Celo de la putĉo estis haltigo de la reformoj, komencitaj en [[1990]]-1991, kaj konservo de la unueca soveta ŝtato. Per fiasko de la putĉo fiaskis Sovetunio kiel ŝtato.
 
La {{daton|8|decembro|1991}} ŝtatestroj de Ukrainio, Belorusio kaj Rusio subskribis ''Interkonsenton pri fondo de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj'', pli konata en medioj kiel ''Beloveĵa interkonsento''. En tiu dokumento la tri ŝtatestroj „konstatis“ disfalon de Sovetunio<ref>[http://sng.rian.ru/688/news250433.html Соглашение о создании Содружества Независимых Государств]</ref> kaj proklamis kreon de [[KSŜ]].
 
La [[25-an de decembro]] je 19:38 la flago de Sovetunio super [[Kremlo]] estis deprenita, ĝin anstataŭis la trikolora flago de [[Rusio]]. La sekvan tagon kunvenis la [[Supera Soveto de Sovetunio]] (en ĝi tiam restis ĉefe deputitoj de aziaj respublikoj, tamen la kunveno estis [[kvorumo|kvoruma]]) kaj faris kelkajn decidojn pri ekzistoĉeso de Sovetunio. Tiu dato, '''la [[26-a de decembro]]''', estas kutime konsiderata kiel la dato de disfalo de Sovetunio, kvankam kelkaj sovetiaj strukturoj (i. a. [[Gosstandart]]) ankoraŭ funkciis en 1992.
 
==Vidu ankaŭ==