Bastamburo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: bs:Bas bubanj
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Bass drum.jpg|thumb|right|Bastamburego]]
'''Tamburego''' aŭ '''bastamburo''' estas [[frapinstrumento]] uzata por la generado de malaltaj sonoj kaj ekzistas multvarie. Ĝi eniris dum la 18-a jarcento trans [[Turkujo|turka]] [[Janiĉaroj|janiĉara]] muziko en Eŭropon.
 
== Uzado en diversaj muzikĝenroj ==
En [[orkestro]]muziko tamburego staras kutime vertikale, oblikve aŭ ankaŭ horizontale sur starigilo. Oni ludas ĝin kutime per grandaj frapiloj ĉirkaŭvolvitaj per felo aŭ [[felto]]. Ĝi havas diamentron de 50 ĝis 80 cm kaj estas 40 centimetrojn profunda. Krome ĝi estas tegita per naturfelo (ofte [[bovo|bovidhaŭto]]). La pli longa resonadon oni dampas per-mane, se tion postulas la komponaĵo. Foje ankaŭ [[cimbalo|cimbalparo]] estas fiksita je la supra faco de la tamburo.
 
En [[blovmuziko]]-[[ensemblo]]j kaj [[armemuziko|marŝbandoj]] oni portas la tamburegon per ŝhultrozonoj antaŭ la brusto. La tamburegoj de marŝbandoj konsistas plej ofte el pli maldika ligno ol orkestrotamburegoj.
 
[[dosiero:Bass drum.ogg|thumb|Aŭdekzemplo: tamburego]]
Je ordinara [[frapinstrumentaro]] la bastamburo estas la ritma, sed ankaŭ videbla baza elemento de la strukturo. Kutime ĝi havas diametron de proks. 45 ĝis 60 centimetroj, profundecon de proks. 35 ĝis 45 centimetroj. Oni ludas ĝin helpe de frapilo fiksita ĉe pedalo ([[piedmaŝino]]). Ĉe la surfaco ĝi havas plej ofte tenilon por la fiksado de [[pendotamburo]]j.
 
En [[metalroko|metalroka]] kaj [[rokmuziko|roka]] muziko foje oni uzas eĉ du bastamburojn, tiel ke la frapinstrumentisto povas uzi por la ludado de tre rapidaj ritmofiguroj ambaŭ piedojn. Pli mono- kaj spacoŝpara ebleco por uzado de la [[duoblabaso]] tekniko konsistas en tio, ludi ununuran bastamburon per [[duobla piedmaŝino]]. Ambaŭkaze oni devas rezigni la ludadon de la [[ĉarlestono]].
 
Ekde la 1980-aj jaroj estas kutime (aparte en elektrona dancmuziko) anstataŭi la naturan bastamburon kiel ankaŭ aliajn perkutsonojn per sintez-elektrone generitaj sonoj.
 
== Akustikaj ecoj ==
Tamburego havas frekvenciron de malalta [[fundamenta frekvenco]] (proks. 50 Hz) kaj kun [[suprotono]]spektro preskaŭ ne superanta 5 kHz je maksimuma sonpremo. Ĝia sono estas uzata je multaj muzikstiloj kiel fundamenta ero de la [[ritmo (muziko)|ritmo]]. Aparte grava estas ĝia rolo en moderna [[dancmuziko]] kaj en [[tekno-muziko]], je kio ĝia sono tie plejofte estas elektrone generata per [[Specimenilo (songenerilo)|specimenilo]] aŭ [[drumomaŝino]], do per komence mezfrekvenca sinusa aŭ rektangula kurbo, kiu ene de malmultaj milisekundoj falas sub 20 Hz kaj finsonas.
 
== Strukturo ==
=== Kaldrono ===
 
== Ligoj eksteren ==