Distriktaro Detmoldo: Malsamoj inter versioj

e
r2.7.3) (robota aldono de: tr:Regierungsbezirk Detmold; cosmetic changes
e (r2.7.1) (robota aldono de: eu:Detmold (eskualdea))
e (r2.7.3) (robota aldono de: tr:Regierungsbezirk Detmold; cosmetic changes)
La distriktaro Detmoldo situas en la nordoriento de [[Nordrejn-Vestfalio]] kaj do en la transira zono inter la germanaj mezaltaj montaroj (sude) kaj la nordgermana [[ebenaĵo]] (norde). Kompare al la aliaj distriktaroj de Nordrejn-Vestfalio ĝi estas la plej maldense loĝata, sed tamen havas proksimume duoble grandan loĝodenson ol la najbara norda federacia lando [[Malsupra Saksio]], kaj ankaŭ estas pli dense loĝata ol la statistika averaĝo de [[Germanio]]. La enloĝantoj koncentriĝas en la urboj [[Gütersloh]], [[Bielefeld]], [[Herford]] kaj [[Minden]] laŭ la [[aŭtoŝoseo]] A 2, dum norde kaj sude troviĝas relative kamparaj teritorioj.
 
Ekzistas multaj lokaj centraj urboj. Krom la grandaj urboj [[Bielefeld|Bielefeldo]]o kaj [[Paderborn|Paderborno]]o la urbo [[Gütersloh]] havas bonajn ŝancojn, baldaŭ ekhavi pli ol 100.000 loĝantojn kaj iĝi la tria "grandurbo" de la distriktaro.
La [[distrikto Herford|distrikto Herfordo]]o havas averaĝan loĝodenson de 567 loĝantoj po km² kaj estas en distrikta komparo dense loĝata, dum la distriktoj [[distrikto Minden-Lübbecke|Minden-Lübbecke]], [[distrikto Lippe|Lippe]] kaj [[distrikto Höxter|Höxter]] vere havas malurban strukturon. Komplete la distriktaro kovras areon de 6.500 km² - proksimume kvinono de la areo de Nordrejn-Vestfalio.
 
La monto ''Köterberg'' ("herba monto") proksime de la komunumo [[Lügde]] altas 496 metrojn super marnivelo kaj estas la plej alta punkto de la teritorio.
# urbo [[Bielefeld]]
# [[distrikto Gütersloh]]
# [[distrikto Herford|distrikto Herfordo]]o
# [[distrikto Höxter]]
# [[distrikto Lippe]]
# [[distrikto Minden-Lübbecke]]
# [[distrikto Paderborn|distrikto Paderborno]]o
 
== Historio ==
La distriktaro Detmoldo historie havas du radikojn:
* La parto "Orienta Vestfalio" (proksimume 80 procentoj de la areo) ĝis la jaro 1946 estis la "distriktaro Minden" de la "provinco Vestfalio" de la reĝolando [[Prusio]]. Kune kun la resto de la prusia provinco Vestfalio kaj la same prusia nordo de la "Rejna provinco" ĝi dum 1946 konsistigis la novan federacian landon [[Nordrejn-Vestfalio]].
* La resta areo, kiu proksimume kovras la teritorion de la nuna [[distrikto Lippe]], ĝis la jaro 1947 (samkiel ekzemple [[Prusio]]) estis propra federacia ŝtato de la [[Germana Regno]]. Tiujare ĝi estis aligata al [[Nordrejn-Vestfalio]] kaj de tiam konsistigas la trian landoparton.
 
Dum tiu jaro decidiĝis, ke la teritorioj de la "distriktaro Minden" kaj de la ŝtato Lippe konsistigu novan distriktaron, kiu havu sian sidejon ne en Minden, sed en Detmoldo.
 
== Retaj ligiloj ==
* [http://www.brdt.nrw.de/ oficialaj paĝoj de la distriktaro (germanlingvaj)]
* [http://www.nrw.de/ oficialaj paĝoj de la lando Nordrejn-Vestfalio (germanlingvaj)]
 
{{Administra divido de Nordrejn-Vestfalio}}
[[simple:Detmold Government Region]]
[[sv:Regierungsbezirk Detmold]]
[[tr:Regierungsbezirk Detmold]]
[[zh:代特莫尔德行政区]]
149 335

redaktoj