Tomaso Albinoni: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e r2.7.2) (robota aldono de: az:Tomaso Albinoni
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota modifo de: az:Tomazo Albinoni; cosmetic changes
Linio 11:
'''Tomaso Giovanni Albinoni''' (naskiĝis la {{daton|8|junio|1671}} en [[Venecio]]; mortis la {{daton|17|januaro|1751}} en Venecio) estis [[italio|itala]] [[komponisto]] kaj [[violonisto]] de la [[baroko]].
 
== Vivo ==
 
Albinoni naskiĝis kiel dua kaj plej aĝa filo de la paperaĵa kaj ludkarta fabrikanto Antonio Albinoni (1634–1709) kaj ties edzino Lucrezia (ĉ. 1645–1687) en la Venecia urbokvartalo San Moisè. Antonio Albinoni post la morto de sia dungantino en 1684 heredis ties tutan entreprenon, pro tio li atingis konsiderindan bonstaton. Krom la loĝodomo kaj la apuda firmao al tio ankaŭ apartenis kampodomo kun terposedo sur la firma tero en Prata di Pordenone.
Linio 31:
En la 1730-aj jaroj malpliiĝis la kreivaj fortoj de Albinoni iom post iom; siajn lastajn operojn li finfaris en 1734 (Candalide) kaj 1741 (Artamene). En 1743 la 72-jarulo aspiris la bone pagotan postenon de ''maestro di coro'' (ĥordirektisto) kaj kantinstruisto ĉe la ''Ospedale dei derelitti (Ospedaletto)''; sed oni dungis Nicola Porpora. La lastajn tri vivjarojn li pasigis kun tri el siaj gefiloj en pli modestaj cirkonstancoj, laste pro malsano (diabeto kaj kataro laŭ la mortanonco) enlite.
 
== Verkaro ==
 
La prioritato de la komponado de Albinoni estas sur la terenoj opero, kantato kaj instrumenta muziko. Je la eklezimuzika sfero nur frua meso por tri senakompanaj viraj voĉoj (antaŭ 1694) kaj la titoloj de du oratorioj estas postlasita (''I trionfi di Giosuè'', [[1703]], komuna elverkaĵo kun [[Alessandro Scarlatti]], [[Giovanni Battista Bononcini]] k.a.; ''Maria annunziata'', [[1712]]). Sub la nomo de Albinoni disvastigita [[magnifikato]] en g-minoro verŝajne ne devenas de li.
 
=== Operaro ===
 
Kiom da operoj komponis Albinoni ne plu ekzakte konstateblas. Komplete konserviĝis nur sep (''Zenobia, regina de lmireni'', [[1694]]; ''Pimpinone'', [[1708]]; ''Engelberta'', [[1709]]; ''Il nascimento de l’Aurora'', ca. [[1710]]; ''Il nome glorioso in terra'', ''santificato in cielo'', [[1724]]; ''La Statira'', [[1726]]; ''Il concilio de’ pianeti'', [[1729]]). El dek du operoj almenaŭ kelkaj estas traciitaj unupoaj arioj, de 38 pluaj nur la (presita) libreto, de [[intermezo]]-serio eĉ nur la titolo (''Malsazio e Fiammetta'', [[1726]]). En la libreto de ''Candalide'' ([[1734]]) Albinoni etiketas tiun ĉi operon kiel sian okdekan. Se tiu ĉi indiko ne troigas, devas esti ke pluaj 23 operoj tutplene malaperis.
 
=== Kantatoj ===
 
La kantataro de Albinoni sumiĝas je 44 konataj verkoj, el tiuj 12 troviĝas en la presita kolekto ''Cantate da camera a voce sola op. 4'' (Venecio [[1702]]) kaj 18 en manskribaĵkolekto en la ŝtatbiblioteko de [[Berlino]]. Ĉiuj kantatoj estas verkitaj por kantvoĉo kaj [[baso kontinua]] (ĉ. tri kvaronoj por [[soprano]], kvarono por [[aldo]]), pluaj instrumentoj aliĝas nur en la (nekomplete konservata) kantato ''E dove, Amor, mi guidi''.
 
=== Porinstrumentaj verkoj ===
 
Ekde [[1694]] ĝis [[1735]]/36 Albinoni presigis unue ĉe ''Sala'' en Venecio, ekde ĉ. [[1711]] ĉe ''oger'' resp. [[Le Cène]] en [[Amsterdamo]] naŭ kolektojn kun porinstrumentaj verkoj. Kvar el ili apartenas al la [[ĉambromuzika]] [[ĝenro]] (Sonate a tre op. 1, Venecio 1694; Balletti a tre op. 3, Venedig 1701; Trattenimenti armonici per camera op. 6, Amsterdam ĉ. 1711; Balletti e sonate a tre op. 8, Amsterdam 1722), la restajn kvin estas koncertkolektoj por pli granda muzikistaro(Sinfonie e concerti a cinque op. 2, Venecio 1700; Concerti a cinque op. 5, Venecio 1707; Concerti a cinque op. 7, Amsterdamo 1715; Concerti a cinque op. 9, Amsterdamo 1722; Concerti a cinque op. 10, Amsterdamo 1735/36). Kiel [[soloinstrumento]] kutime rolas la [[violono]]; ok koncertoj el op. 7 kaj 9 estas skribitaj por [[hobojo]], ok pluaj por 2 hobojoj.
Linio 51:
Kiel manskribaj instrumentaj verkoj estas tradiciitaj 9 simfonioj, 4 violonkoncertoj kaj 29 sonatoj (el tiuj tri en la [[aŭtografo]]). Plia [[violonkonĉerto]] estis detruata [[1945]] dum la aeratako kontraŭ [[Dresdeno]].
 
Almenaŭ 26 instrumentaj verkoj, kiuj atribuiĝas al Albinoni laŭ unu aŭ aliaj fontoj, devas esti rigardata kiel dubinda por stilaj kriterioj. Al tiuj apartenas i.a. la plurfoje surdiskigita koncerto en C-[[maĵoro]] por [[trumpeto]], 3 [[hobojo]]j kaj 2 [[fagoto]]j, la ses ''Sinfonie a quattro'' (ĉ. [[1735]]) same kiel la plej populara verko kutime kontribuata al Albinoni, la [[Tempoindiko_Tempoindiko (muziko)#Tempoindikoj|adaĝo]] g-[[Minora gamo|minoro]] por [[arĉinstrumento]]j kaj [[orgeno]]. Ĉilasta, publikita [[1958]] de la Itala Albinoni-[[biografo]] [[Remo Giazotto]], onidire baziĝas sur fragmentoj de [[triosonato]] de Albinoni, kion oni tamen ĝis nun ne povis dokumenti.
 
== [[Stilo]] ==
 
Kontraŭe al la virtuoza „romantika“ stilo de lia samlurbano [[Antonio Vivaldi]], la muziko de Albinoni distingiĝas per „klasika“ eleganteco laŭsence de [[Arcangelo Corelli]]. Karakteriza estas gaja, serena etoso, longaj melodiarkoj, pulsantaj [[ritmo]]j kaj emo al ripetadoj La voĉkondukado ofte estas [[kontrapunkto|kontrapunkta]]; multaj finomovimentoj de sonatoj kaj koncertoj estas formitaj laŭ [[fugoformo]]. La solopartoj de Albinoni estas malpli postulemaj ol tiuj de Vivaldi kaj pro tio ankaŭ realigebla far‘ amatoroj; hobojosoloj ofte estas kondukataj kiel kantvoĉoj, [[kromatiko]] kaj neatendataj [[modulado]]j nur ŝpareme aplikataj.
Linio 59:
La fortoj de Albinoni baziĝas antaŭ ĉio en lia formala kaj tematika klareco kaj en lia [[melodio|melodia]] inventemo. Li ne estis grava noviganto kaj ne lasis sin influi per la tendencoj siatempaj, tamen ĝuste pro tio li evoluigis esprimplenan individuan stilon, kiu faras liajn verkojn ne-intermikseblaj ĝis nuntempe.
 
== Signifo kaj akceptiĝo ==
 
Dumvive Albinoni estis unu el la plej konataj komponistoj Italiaj kaj estis rigardata samrange al [[Arcangelo Corelli]] kaj [[Antonio Vivaldi]]. Siaj operoj dum preskaŭ 50 jaroj prezencis sur la Veneciaj scenejoj (pli longe ol tiuj de multaj samtempuloj), siaj presitaj instrumentaĵoj estis plurfoje noveldonataj en Venecio, Amsterdamo kaj Londono kaj estis ege ŝatataj, speciale de amatoroj . Albinoni estis la unua komponisto, kiu konsekvence [[koncerto]]jn formis trimovimentaj, kaj la unua Itala komponisto, kiu publikis [[hobojokoncerto]]jn. [[Johann Sebastian Bach]] skribis kvar [[fugo]]jn por [[klaviceno]] pri [[temo]]j el op. 1 de Albinoni (BWV 946, 950, 951 951a) kaj igis siaj studantoj elmeti [[ĝeneralbaso]]jn de Albinoni; [[Johann Gottfried Walther]] transskribis du konzertojn el op. 2 por [[orgeno]].
Linio 65:
Post lia morto la [[muziko]] de Albinoni unue forgesiĝis. Nur ekdemeze de la [[20a jarcento]] ĝi estis remalkovrata, ĉe kio la [[muzikologo]] [[Remo Giazotto]] ludis gravan rolon (kaj pro sia Albinoni-[[biografio]] de 1945 kaj ankaŭ pro sia Adagio g-[[minora]] atribuita al Albinoni). Intertempe la plej granda parto de verkoj postlasitaj fare de Albinoni estas alireblaj en modernaj presaĵoj (kompleta eldono de la [[instrumenta muziko]] ekde [[1974]] aperas en la eldono Kunzelmann); sur sondisko aŭ KD escepte de op. 8 ekzistas ĉiuj instrumentaĵaj kolektoj kun opusnumeroj, serio de instrumentaĵoj sen opusnumeroj, la kantatoj op. 4 samkiel kvar el la sep opraĵoj.
 
== Trivialaĵoj ==
 
De Albinoni kaj la naskiĝ- kaj ankaŭ sia mortodato ofte estas misindikataj. La plej ofte trovebla mortjaro [[1750]] klariĝas el specialaĵo de la [[Venecia kalendaro]] valida ĝis [[1797]], laŭ kiu la nova jaro komencis nur la 1-an de marto; la 17-a de januaro 1751 en Venecio estis do ankoraŭ nombrata kiel la 17a de januaro 1750 (komparu Talbot 1980, p. 69). La falsa naskiĝdato unuan fojon aperis la 14an de junio en New Grove Dictionary of Music and Musicians (1980), kaj el tio estis transprenita en multnombrajn publikaĵojn; fakte Albinoni naskiĝis la 8an de junio kaj estis baptita la 14an de junio (komparu la citaĵon el la baptregistro ĉe Talbot 1980, p. 21).
 
== Literaturo ==
* Remo Giazotto: Tomaso Albinoni, ‘musico di violino dilettante veneto’ (1671–1750). Bocca, [[Milano]] 1945.
Linio 75:
* Michael Talbot: Tomaso Albinoni. The Venetian Composer and His World. Clarendon Press, [[Oxford]] 1990.
 
== Retligiloj ==
 
*[http://www.classicalarchives.com/comps/ Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo] (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj ) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn potage) - serĉu sub komenca litero de la familia nomo de la komponisto
Linio 83:
* Rodrigo: Tomaso Albinoni (mallonga biografio verkarlisto, titolpaĝoj de kelkaj verkoj kaj elekdiskografio; ital.)
 Partituroj (Werner Icking Music Archive)
{{Tradukitaĵo|de|Tomaso Albinoni|revizio=23434325|enmetrevizio=792415}}
 
[[kategorioKategorio:Viroj]]
 
[[kategorio:Viroj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1671|Albinoni, Tomaso]]
[[Kategorio:Italaj komponistoj|Albinoni, Tomaso]]
Linio 91:
[[Kategorio:Barokaj komponistoj|Albinoni, Tomaso]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1751|Albinoni, Tomaso]]
 
{{Tradukitaĵo|de|Tomaso Albinoni|revizio=23434325|enmetrevizio=792415}}
 
[[ar:تومازو ألبينوني]]
[[az:TomasoTomazo Albinoni]]
[[be:Тамаза Альбіноні]]
[[be-x-old:Тамаза Альбіноні]]