Aranĝisto (muziko): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8:
== Edukado ==
Aranĝisto estas plejparte mem bonedukita [[muzikisto|instrumentisto]] kaj disponas pri ampleksa scio pri la unuopaj [[muzikinstrumento]]j kaj ties bonsonaj kaj ludeblaj kampoj, havas konojn pri muzikaj [[stilo]]j kaj kompoziciaj formoj kaj estas ne malofte ankaŭ [[komponisto]] de propraj [[verko|muzikverkoj]]. Ofte aranĝisto ankaŭ transprenas la direktadon de sia aranĝaĵo, tio signis, ke la aranĝisto mem direktas la [[orkestro]]n resp. la [[bando]]n kaj ellaboras kun la [[muzikisto]]j la interpretaĵon de la [[aranĝo (muziko)|aranĝaĵo]] deziratan de komponisto aŭ [[muzikproduktisto]].
 
== Fundamentoj de aranĝaĵa elverkado ==
Fundamento de la elverkado de aranĝaĵo laŭ klasika kompreno estas la regado de la[[notacio]], konoj pri [[harmoniscienco]], interpretado kaj [[frazigo]]. Kelkaj aranĝistoj kunlaboras laŭtradicie lige kun notskribisto resp. [[kopiisto]], kiu post elverkado de la kompleta aranĝaĵo kiel partituro ekstraktas la unuopajn instrumentajn voĉojn el la [[partituro]], notante ilin konforme kun la pokaza [[transponado (muziko)|transponado]]. Intertempe la plej multaj aranĝistoj laboras tamen per [[komputilo]] kaj moderna [[notkomposta programaro]], per kiu oni povas elprinti kaj la partituron kaj ankaŭ la unuopajn voĉojn.
 
== Famaj aranĝistoj ==