Aranĝisto (muziko): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 11:
== Fundamentoj de aranĝaĵa elverkado ==
Fundamento de la elverkado de aranĝaĵo laŭ klasika kompreno estas la regado de la[[notacio]], konoj pri [[harmoniscienco]], interpretado kaj [[frazigo]]. Kelkaj aranĝistoj kunlaboras laŭtradicie lige kun notskribisto resp. [[kopiisto]], kiu post elverkado de la kompleta aranĝaĵo kiel partituro ekstraktas la unuopajn instrumentajn voĉojn el la [[partituro]], notante ilin konforme kun la pokaza [[transponado (muziko)|transponado]]. Intertempe la plej multaj aranĝistoj laboras tamen per [[komputilo]] kaj moderna [[notkomposta programaro]], per kiu oni povas elprinti kaj la partituron kaj ankaŭ la unuopajn voĉojn.
 
En la moderna muzikproduktado aranĝisto estas plejparte komponisto, muzikisto kaj produktisto en unu persono, ĉar la muzikproduktaĵoj ofte estas faritaj en propra sonstudio ĉe la komputilo kaj tie la transiroj estas fluaj. Ankaŭ la "skribado" de notoj tie preskaŭ ne gravas. Male la aranĝisto destinas tie, kiu instrumento je kiu momento eksonas kun kiu [[sonkoloro]]. Kutime aranĝisto lige kunlaboras, kiam li ne mem estas la produktisto, kun la mendinta produktisto aŭ muzikisto resp. komponisto kaj realigas ties muzikajn kaj estetikajn dezirojn.
 
En moderna [[filmmuziko]] la aranĝisto ofte ankaŭ estas komponisto kaj [[muzikila klavaro|klavaristo]] en unu persono. Per tiel nomataj "[[MIDI]]-aranĝaĵoj" li prezentas al la [[reĝisoro]] siajn komponaĵojn kaj aranĝaĵojn. Tial komponistoj kaj arangistoj tiuĝenraj plejparte disponas pri la plej nova [[specimenado|specimenaj]] teknikaĵoj en siaj sonstudioj.
 
Estas inter la aranĝistoj ankaŭ specialistoj, kiuj verkas aranĝaĵojn por muzikaj partokampoj, ekzemple kantaranĝistoj, arĉinstrumentaj aranĝistoj, blovinstrumentaj aranĝistoj ktp.
 
Ekde kelkaj jaroj la aranĝistoj de [[muzikalo]]j pli kaj pli fariĝas gravaj por la produktistoj, ĉar tiuj helpe de nova tekniko (i.a. de [[komputilo]]j kaj [[muzikila klavaro|muzikklavaroj]]) reduktas la [[Broadway|brodvejan]] orkestron de iam kun 25-35 muzikistoj pro monkaŭzoj al maksimume 15 muzikistoj. En filmmuziko la orkestraj aranĝaĵoj estas antaŭproduktitaj kiel MIDI-aranĝaĵoj kaj poste surbendigita de orkestro.
 
Krome populariĝis nova aranĝostilo (ĉefe stampita de William David Brohn), je kiu ne plu la kompleta orkestro ludas en diversaj laŭtecoj, sed ĉiam nur kelkaj malmultaj instrumentoj, kiuj tamen estas elektronike amplifataj.
 
== Famaj aranĝistoj ==