Historio de Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: es:Historia del esperanto
Linio 18:
La unua varbilo por la nova lingvo estis la "[[unua libro]]" el julio 1887, kiun [[Ludoviko Lazaro Zamenhof]] publikigis en [[Varsovio]]. Temis fakte nur pri 40-paĝa broŝuro. Tiun kaj aliajn varbilojn Zamenhof dissendis, kaj li metis anoncojn en gazetojn.
 
Por interligi la novajn esperantistojn, li eldonis "[[Adresaro]]n". La unua el 1889 enhavis jam mil homojn, kvankam tio ne nepre signifas ke ĉiu (bone) parolis Esperanton. Tamen la modesta nombro montras ke Zamenhof ne nur simple publikigis sian projekton kaj atendis la finan venkon, sed investis multe da *mono kaj tempo. La Adresaroj poste fariĝis jarlibroj.
 
Fine de 1888 la volapukista klubo de [[Nurenbergo]] (Germanio) transiris al Esperanto. Kun nurenberganoj Zamenhof eldonis la revuon [[La Esperantisto]]. Ĝi fariĝis la plej grava interligilo por la anoj de la nova lingvo, kaj nun estas grava fonto por tiu epoko. [[Rusia imperio]] entenis la plej grandan nombron da parolantoj, pro tio, oni nomas unuan periodon de Esperanto-movado "rusa periodo". Danke al mondonacoj eblis daŭrigi la projekton, sed en [[1895]] la rusa cenzuro por mallonga tempo malpermesis envenigi la revuon al [[Ruslando]]. La taskon provizi gazeton al la movado transprenis junaj svedoj en [[Upsalo]]: [[Lingvo Internacia]].