Lincos: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
HRoestBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota aldono de: it:Lincos
השואה (diskuto | kontribuoj)
Linio 4:
La "leksikono" de Lincos, planita por esti dissendata antaŭ iu ajn aldonaj mesaĝoj, komenciĝas de simpla ensemblo da impulsoj, kiu difinas terminaron pri [[Natura nombro|naturaj nombroj]] kaj baza [[aritmetiko]] ([[adicio]], [[subtraho]], [[multipliko]] kaj [[divido]]) en [[duuma sistemo]]. La konceptoj pri [[egaleco (matematiko)|egaleco]], [[komparo (matematiko)|komparo]], [[variablo]]j kaj [[konstanto]]j ilustriĝas per serio da ekzemploj. Ilin sekvas [[propozicia logiko]], [[aroteorio]] kaj [[logiko de unua ordo]]. La sekva parto de leksikono difinas vortaron por priskribi tempon, montrante metodonj por mezuri daŭrojn baze sur momentoj en tempo, kaj rakontas pri pasintaj kaj venontaj eventoj.
 
La tria sekcio estas probable la plej kompleksa, sed klarigo de tiuj konceptoj kaj lingvo necesas por priskribi konduton kaj interparolon de individuoj. Ĝi rakontas, kiel individuoj interparolas, respondas demandojn, malaprobas, citas aliajn homojn, konas aŭ atendas ion, promesas kaj ludas. La lasta, kvara sekcio priskribas konceptojn pri [[maso]], [[kosmospaco]] kaj [[movo]]. Tiu sekcio rakontas pri fizikaj karakterizaĵoj de homo kaj la [[Sunsistemo]].
 
Dua parto da libro estis planita sed neniam skribita. Ĝi havus plu kvar sekciojn da leksikono: "Materio", "Tero", "Vivo", kaj "Konduto, parto 2". Aliaj esplorantoj faris siajn etenditajn versiojn de lingvo, ekzemple [[CosmicOS]].