Mary Lou Williams: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 10:
 
=== Kansasurbo de 1929 ĝis 1942 ===
{{Butono al Enhavo}}
[[dosiero:Mary Lou Williams The Pearls.JPG|eta|200px|dekstre|Brunswick-[[ŝelakdisko]] de la triopo Mary Lou Williams: „The Pearls“ ([[Jelly Roll Morton|Morton]]) - „The Rocks“, kun Booker Collins (b) kaj Ben Thigpen (dr) de septembro de 1938]]
En 1929 ŝi muzikis kiel anstataŭanto en la [[bandego]] ''The Twelve Clouds of Joy'', kiun estris [[Andy Kirk]]. Ĉi tiu bando estis ekestinta el la bando ''Dark Clouds of Joy'' de [[Terrence Holder]], en kiu ekde 1928 ŝia edzo estis muzikisto. Por ke li povu ludi tie, Williams estis translasinta la estradon de sia propra bando, aktiva en [[Memphis (Tenesio)|Memphis]], al sia edzino.<ref>Parte je la ''Syncopaters'' estrata de Mary Lou Williams anstataŭ de John Williams kunmuzikis aldosaksofonisto [[Jimmy Lunceford]]. Komparu Dahl, p. 60, 63 sekvaj.</ref> Por la unuaj surdiskigoj de la bando de Kirk en 1929 ŝi ne nur verkis kiel pianistino, anstataŭante la en la sonregistrejo forestan Marion Jackson, sed ankaŭ kontribuis unuajn komponaĵojn kaj aranĝaĵojn, kvankam ŝi tiumomente ankoraŭ havis malmultajn konojn pri [[notacio]] kaj [[harmoniscienco]]. Oficiala pianisto de la bando plue restis Marion Jackson.<ref>Komparu Frank Driggs, Chuck Haddix: ''Kansas City Jazz. From Ragtime to Bebop - A History.'' Oxford University Press, Oksfordo 2005, p. 87 sekva, Dahl, p. 72 sekvaj, 138-141, 154-156</ref>