Mary Lou Williams: Malsamoj inter versioj

== Kariero ==
=== infaneco kaj frua junaĝo ===
Mary Lou Williams alkreskis en East Liberty – antaŭurbeto de [[Pittsburgh]] – kiel unu el dek unu gefratoj. Ŝia en la komenco sole edukanta patrino laboris kiel purigistino, kantis en sia libertempo [[nigrula preĝokanto|nigrulajn preĝokantojn]] kaj ludis [[ragtimo]]n sur piano kaj orgeno. Mary Lou Williams instruis al si [[memlernanto|mem]] en la aĝo de tri ĝis kvar jaroj la pianludon, imitludante tion, kion ŝi ĵus estis aŭdinta de sia patrino. Pli malfrue ŝi sin ekzercis helpe de la rulaĵoj de [[gurdopiano]] apartenantaj al sia onklo, de kiuj ŝi aŭdis kaj imitludis la [[pianorulaĵo|interpretaĵojn]] de [[Jelly Roll Morton]] kaj [[James P. Johnson]]. Kiel dekunujarulo ŝi vizitis koncertojn kaj konatiĝis tiel kun la aranĝaĵoj de [[Don Redman]] kaj de pianisto [[Earl Hines].<ref>Linda Dahl, ''Morning Glory''. p. 26, 34.</ref> Sen scio de sia familio ŝi prezentis en la aĝo de ses jaroj en la najbareco kiel pianisto, baldaŭ ankaŭ akompanis [[silentfilmo]]jn kaj malmulte poste ŝi ludis kiel „[[mirinfano]]“ pianon sur festoj de la supra klaso, ekzemple ĉe [[Andrew W. Mellon|Mellons]]. Ŝi ne nur ludis ragtimon, sed ankau [[klasika muziko|klasikmuzikaĵojn]], [[popularmuziko|popularajn melodiojn]] kaj [[eklezia kanto|ekleziajn kantojn]].<ref>Je tio ŝi gajnis pli ol la tagan salajron de laboristo. Komparu Dahl, p. 22 sevontajnsekvaj.</ref>
 
Ekde 1924 ŝi vizitis ''Gimnazion Westinghouse'', kiun ŝi forlasis en la aĝo de dek kvin jaroj, ĉar viroj el la najbareco insidis ŝin kaj ŝi timis seksajn misuzojn. Sian unuan dungitecon ŝi havis ĉe [[vodevilo]]-ensemblo de [[Theater Owners Booking Association|TOBA]], kie ŝi prezentis la kutimajn spektaklajn intermetaĵojn tiuĝenrajn, ludante ekzemple pianon per-pugne aŭ irante ĉirkaŭ la piano dum la ludado.<ref>Komparu Dahl, p. 37 sekvantaj.</ref>
25 926

redaktoj