John Stubblefield: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
== Vivo kaj verkado ==
John Stubblefield lernis infanaĝe ludi komence pianon kaj transiris poste al saksofono. Li transloĝiĝis al [[Ĉikago]], kie li verkis fine de la 1960-aj jaroj en la rondo de [[Association for the Advancement of Creative Musicians|AACM]] kun muzikistoj kiel Joseph Jarman aŭ Lester Bowie. En 1971 li transloĝigis al [[Novjorko]], muzikis tie kun [[Charles Mingus]] kaj McCoy Tyner. En 1972 li kunverkis je la produktado de Anthony Braxton, ''Town Hall (Trio & Quartet) 1972'', en 1973 li muzikis ĉe Abdullah Ibrahim (''Africa Space Program'') kaj en 1974 li mallonge estis en la bando de [[Miles Davis]], kie li estas aŭdebla je la titolo ''Calypso Frelimo'', publikigita sur la albumo ''Get Up With It''. En 1976 li estis membro de la bando de [[Nat Adderley]].
 
En la 1980-aj jaroj li tenis proprajn ensemblojn; ekde 1984 li verkis proprajn [[muzikalbumo]]jn je propra nomo, plejparto por [[diskeldonejo]] Enja kun muzikistoj kiel Geri Allen, Cecil Bridgewater, Mulgrew Miller, Charnett Moffett, Hamiet Bluiett, Rufus Reid kaj Victor Lewis. En 1980 li kunverkis la produktaĵon ''Coup de Tete'' de [[Kip Hanrahan]], en 1983 tiun de ''Impressions of Charles Mingus'' fare de la orkestro de Teo Macero. En 1988 li muzikis en la [[bandego]] de Julius Hemphill, en la bando de Jerry Gonzalez kaj kun Kenny Barron (''Live at fat Tuesday's''). En 1989 li kunverkis la albumon ''African River'' de Abdullah Ibrahim kaj muzikis kun Louis Hayes (''Una Max'').
 
En la 1990-aj jaroj li muzikis kun McCoy Tyner, Craig Harris (''F-Stops''), en 1994 denove kun Kenny Barron kaj Jerry Gonzalez, en 1997 kun Larry Willis. Ekde 1993 li regule revenante kunverkis projektojn de la Bandego Mingus.
 
John Stubblefield mortis pro [[prostata kancero]].
 
Richard Cook komparas lian stilon kun tiu de [[David Murray]].
 
== Diskoj ==