Gravita konstanto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Chlewbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: bg, nn
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
AAld: + 4 eksteraj ligiloj + 2 kategorioj
Linio 1:
La '''[[Gravito|gravita]] konstanto''', simbolo <i>G</i> aŭ <i>&gamma;</i>, estas
fizika [[universala konstanto]], kiu en la [[SI]]-sistemo havas la valoron
 
:<i>G</i> = 6,67390 × 10<sup>-11</sup> m<sup>3</sup> / kg s<sup>2</sup>
Linio 8:
: ± 0,0010 × 10<sup>-11</sup> m<sup>3</sup> / kg s<sup>2</sup>
 
kio signifas, ke <i>G</i> estas la malplej precize konata el la gravaj
universalaj konstantoj.
 
<i>G</i> estas la koeficiento bezonata por kalkuli la reciprokan
altirforton (graviton) de du korpoj, kies masoj kaj distanco estas
konataj. Laŭ la gravitoleĝo de [[Newton]], tiu forto estas proporcia
al ambaŭ masoj kaj inverse proporcia al la dua potenco de la distanco
inter ili. Matematike notite, se la masoj de la korpoj estas <i>m</i>
kaj <i>M</i> kaj ilia distanco estas <i>r</i>, la altira forto <i>F</i>
estas
 
: <i>F = G</i> × <i>m</i> × <i>M</i> / <i>r</i><sup>2</sup>
 
Do, se la korpoj ambaŭ havas mason de 1 kilogramo kaj ilia distanco estas
unu metro, ili reciproke sin altiras per forto egala al
 
: <i>G</i> × 1 kg × 1 kg / 1 m<sup>2</sup>
Linio 28:
el kio rezultas proksimume 6,7 x 10<sup>-11</sup> kg m / s<sup>2</sup> aŭ
67 pikoneŭtonoj.
Tio estas ege malgranda forto kompare kun la ĉirkaŭaj naturaj fortoj
(ekz. la gravito de la tero, de surteraj objektoj, kaj de la suno), kio
komprenigas, ke estas
malfacile en laboratorio mezuri precizege la koeficienton <i>G</i>.
 
La unua mezuranto de la gravita konstanto estis Henry [[Cavendish]] (li
publikigis sian rezulton en 1798), kiu uzis <em>[[tordopesilon]]</em>.
Ĝi konsistis el horizontala ligna stango kun metala globo ambaŭfine
kaj meze pendigita je maldika drato. Pezaj plumbopecoj proksimaj al la
metalgloboj altiris tiujn kaj kaŭzis etan tordiĝon en la pendodrato.
Konante la forton necesan por la tordo kaj la pezojn de la metalpecoj,
Cavendish povis kalkuli la gravitan konstanton.
 
Post la ekkono de la gravita konstanto <i>G</i> eblis unuafoje kalkuli
masojn de la ĉielkorpoj. Tra la gravita leĝo, <i>G</i> kondukas al
la [[maso]] <i>M</i> kaj [[denso|meza denso]] <i>&rho;</i> de korpoj (ekz.
la [[Tero]]), dum la meza [[radiuso]] <i>r</i> kaj la surfaca gravita akcelo
<i>g</i> estas konataj:
 
Linio 55:
:<math>\rho= {3 \over 4 \pi G }{g \over r}</math>
 
Tiel, oni povas diri, ke Cavendish estis la unua, kiu sukcesis &ldquo;pesi
Teron&rdquo.
 
 
Vidu ankaŭ [[Gravito]], [[Pezo]], [[Maso]].
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} http://physics.nist.gov/cuu/Constants <!-- _CODATA_ (Interŝtate, Internacie) rekomendita (valoroj, taksas) de la Fundamenta (Fizika, Fizike) Konstantoj -->
{{el}} http://physics.nist.gov/cgi-bin/cuu/Value?bg <!-- Valoro _CODATA_ -->
{{el}} http://ssd.jpl.nasa.gov/astro_constants.html <!-- _Astrodynamic_ Konstantaj kaj Parametroj -->
{{el}} http://physics.nist.gov/cuu <!-- La _NIST_ Referencoj sur Konstantoj, Unuoj, kaj _Uncertainty_ -->
[[Kategorio:Fiziko]]
[[Kategorio:Astronomio]]
 
 
[[bg:Гравитационна константа]]