Jerusalema reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Jama ADLS
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: ar:مملكة بيت المقدس estas artikolo elstara; cosmetic changes
Linio 2:
{{Informkesto pereinta ŝtato
| nomo = Jerusalema reĝlando
| origina nomo = Roiaume de Jherusalem<br />Regnum Hierosolimitanum
| jaro de estiĝo = 1099
| jaro de pereo = 1291
Linio 16:
| mapo = Orienta Mediteraneo 1135.svg
| mapo grandeco = 296px
| ĉefurbo = [[Jerusalemo]] (1099 – 1187)<br />[[Akko]] (1191 – 1291)
| nombro de loĝantoj = proksimume 250&nbsp;000 homoj sur provincoj<br />90&nbsp;000 - &nbsp;120&nbsp;000 eŭropanoj
| nombro de loĝantoj noto =
| lingvoj = [[latina]], [[malnovfranca]], [[itala]], [[greka]], [[araba]]
Linio 33:
==La estiĝo de reĝlando kaj frua historio==
{{ĉefartikolo|Unua krucmilito|Sieĝo de Jerusalemo (1099)}}
[[ImageDosiero:1099jerusalem.jpg|thumb|left|200px|Sieĝo de Jerusalemo fare de krucistoj en la jaro 1099]]
[[ImageDosiero:Godefroi 4.jpg|thumb|left|200px|Godefroi el Boulloin kiel Ŝirmanto de sankta tombo]]
En la jaro [[1095]] papo [[Urbano la 1-a]] dum [[koncilio en Clermont]] proklamis la [[unua krucmilito|unuan krucmilitan marŝon kontraŭ nekreduloj]] kun celo helpi la orientajn kristanojn en batalo kontraŭ antaŭeniro de [[selĝukaj turkoj]] en [[Anatolio]]. Tamen Sankta lando fariĝis la ĉefa celo de intereso de tiu ĉi soldata ekspedicio. Sekve estis ekspediciita militmarŝo orienten kaj kulmino de la [[unua krucmilito|kruciato]] estis '''sieĝo de Jerusalemo''' en julio de [[1099]].
 
Linio 61:
==La vivo en la frua reĝlando==
 
[[imageDosiero:Jerusalem map.jpg|thumb|left|200px|[[Jerusalemo]] en la tempoj de [[krucmilitoj]]]]
 
===Loĝigado de Transmarejo===
Linio 91:
===Muslimoj kaj la orientaj kristanoj===
[[Dosiero:Slaves Zadib Yemen 13th century BNF Paris.jpg|thumb|left|upright|200px|Arabaj komercistoj kun sklavoj]]
La muslimoj kreis majoritan tavolon de la loĝantaro en la vilaĝoj, dume el la urboj ili estis elpelitaj. Plimulto de ili anonciĝis al [[ŝijaismo|ŝiita]] islamo agnoskante la fatiman kalifon en Kairo. En la enlando troviĝis ankaŭ [[sunao|sunaistoj]] kaj sude de la lando la krucistoj venis en kontakton kun [[bedueno]]j, kun kiuj la krucistoj ligis kunlaboradon. Inter [[Sidono]] kaj [[Hebron|Hebrono]]o estis vivantaj ŝiitaj [[druzdo]]j, kun kiuj ili tenis neniajn kontaktojn.
 
[[Orienta kristanismo|Orientaj kristanoj]] dekomence bonvenigis la krucistajn soldatarojn kiel siajn liberigantojn de la muslima superregado. La siriaj jakobitoj, parolantaj arabe, sed kies liturgia lingvo estis la siria, darfis resti en la urboj kaj ankaŭ en la vilaĝoj. La orientaj ortodoksuloj, inter kiuj apartenis precipe [[grekoj]], parte ankaŭ [[armenoj]] kaj [[sirianoj]] ĝojis pro ŝirmo de la bizanca imperiestro, kvankam la lingvo de palestinaj grekoj estis plejparte la araba kaj en la urboj ili administris kelkajn memorigaĵojn. Sed la krucistoj plejparte ne fidis al ili.
Linio 97:
La krucista regado signifis por la orientaj kristanoj certan ekonomian plibonigon rilate al la muslima regado, ĉar la krucistoj tiom ne pezigis ilin pro impostoj kiel la judojn kaj la muslimojn, kiuj pagis la samajn sumojn same kiel dum la muslimoj. Tamen pro la religia vidpunkto la krucistoj rilate al alikredantoj ne estis tiom toleremaj kiel araboj antaŭ ili. Frankoj prenis al la lokaj kristanismaj komunumoj la preĝejojn kaj neniam ili konfidis al ili aŭtonomion, kiun la muslimoj ne obĵetis al ili. Sed la jerusalema patriarko postulis la obeemon de ĉiuj kristanoj sendiference, ĉar li sentis sin kiel la plej supera reprezentanto de la kristanaro en Sankta Lando.
 
Frankoj ligis tre amikajn rilatojn kun la kristanaj [[maronita eklezio|maronitoj]], kiuj vivis en la montaraj regionoj super Tripolo, kaj eĉ ili deĵoris en la jerusalema soldataro. En la jaro [[1182]] la maronitoj akceptis la aŭtoritaton de papo kaj ili estis envicigitaj en la latinan eklezion.
 
===Nobelaro kaj feŭda sistemo===
Linio 265:
|-
| [[1285]]
| Mortis reĝo Johano la 1-a kaj kontraŭreĝo [[Karolo de Anjou]], sur Kipran-Kerusaleman tronon surtroniĝis [[Henrkio la 2-a Kipra|Henriko la 2-a]]
|-
| [[1291]]<br />
Linio 279:
 
===Arkitekturo kaj arto===
[[ImageDosiero:Melisende-Psalter f5v.jpg|thumb|upright|left|200px|Aperaĵo de la eniro de kristanoj en Jerusalemon el [[psalmo|psalmaro de Mesalinda]]]]
[[ImageDosiero:Church of the Holy Sepulchre - 1149.jpg|thumb|left|upright|200px|Bildigo de Preĝejo de Sankta tombo en Jerusalemo post alikonstruo fare de krucistoj en la jaro 1149]]
Plimulto de konstrua agado de la okcidentaj konkerintoj en Oriento koncentriĝis precipe al [[fortikaĵo]]j kaj [[burgo]]j: ''[[Krak des Moabites]]'' en [[Kerak]] kaj ''[[Krak de Montréal]]'' en [[Transjordanio]], ''[[Belvoir]]'' proksime de [[Tiberias]] en hodiaŭa norda [[Israelo]], [[burgo]] ''[[Ibelin]]'' proksime de Jafo, [[templanoj|templana]] [[fortikaĵo]] ''[[La Roche Guillaume]]'' en Turkio kaj precipe fama burgo de [[malta ordeno|ordeno de johanitoj]] ''[[Krak des Chevaliers]]'' en hodiaŭa [[Sirio]] kaj multaj [[:Kategorio:Krucistaj burgoj|pluaj fortikaĵoj]].
 
Linio 338:
 
==Muslima ofensivo kaj falo de la reĝlando==
[[ImageDosiero:BaldwinIV.jpg|thumb|left|200px|Ĉefepiskopo [[Vilhelmo de Tiro]] kaj Baldueno la 4-a, William estas distinganta ĉe la knabo simptomojn de lepro]]
Amaŭrion sur la trono alternigis lia juna filo [[Baldueno la 4-a Jerusalema|Baldueno la 4-a]], sed ĉe kiu jam en la infanaĝo estis rimarkataj simptomojn de [[lepro]]. Sed Baldueno la 4-a eĉ spite al tio montriĝis esti tre decidema kaj energia reĝo kaj armeestro. Tiutempe jam plene montriĝis la divido de la reĝa kortego kaj la jerusalemaj baronoj en du opiniajn grupojn. La unuan grupon kreis precipe nobeloj, kiuj naskiĝis en [[Sankta Lando]] kaj kies familioj ĉi tie vivis dum kelkaj generacioj. Kelkaj nove venintaj nobeloj diris al ili "Ĉevalidoj" pro iliaj kelkaj transprenitaj orientalaj kutimoj. Post la veno de Baldueno la 4-a tiuj ĉi nobeloj havis ankaŭ ĉe la kortego superecon. Iliaj ĉefaj reprezentantoj estis grafo de Tripolo [[Raimondo la 3-a Tripola|Raimondo la 3-a]] kaj barono de Ramla kaj Nabulo [[Baliano de Ibelino|Baliano]]. Ili pretekstis moderigitajn opiniojn por kunvivo kun la muslimoj kaj realigis rilate al ili ankaŭ de Bizanco pli renkontan politikon, armee celita por la defendo de lando. La alia grupo estis nobeloj, kiuj ne naskiĝis en Palestino, sed ili akiris ĉi tie senjorujojn kaj en la araba mondo ili ne orientiĝis. Tiuj realigis rilate al la arabaj ŝtatoj atakeman kaj konkereman politikon kaj inter iliaj reprezentantoj apartenis fratoj [[Guy de Lusignan|Guy]] kaj [[Amaŭrio la 2-a de Lusignan|Amaŭrio]] [[Lusignan (nobela familio)|de Lusignan]] kaj ankaŭ [[Renaud de Châtillon]]. Ekde la jaro [[1180]] la favorantoj de pli agresema politiko akiris signifajn postenojn en ŝtata administrado kaj poste ankaŭ la decidantan vorton ĉe la kortego, kiam Sibilo, fratino de la reĝo, edziniĝis kun [[Graflando de Jafo kaj Askalono|grafo el Jafo kaj Askalono]] Guy de Lusignan. La kortega grupo de Guy ankaŭ sukcesis al la liberigita posteno de la jerusalema patriarko elekti [[Heraklios Jerusalema|Herakleion]], ĉefepiskopon de Caesarejo, dume Raimondo la 3-a kun siaj favorantoj realigis [[Guillaume de Tiro|Guillaumon de Tiro]], la akkan ĉefepiskopon, kronikiston kaj edukiston de Baldueno la 4-an.
 
[[ImageDosiero:Schlacht von Montgisard 2.jpg|thumb|200px|[[Batalo apud Montgisard]]: La malsana reĝo Baldueno la 4-a estas venkanta super Saladino]]
 
En Egiptio intertempe kreskis post la morto de Núr ad-Dín la potenco de veziro [[Saláh ad-Dín Jusúf ben Ajjúb]], pli poste konata kiel [[Saladino]]. Saladino unue komencis unuigi la muslimojn en Sirio kaj kunpuŝiĝis kun rezisto de la regantoj de [[Aleppo]] kaj [[Mosulo]], kiuj estis de la dinastio de [[Zengí]]. La jerusalemaj krucistoj, kiuj la novan minacon de Saladino bone konsciis, ĉiuforte klopodis subteni la zengiajn regantojn kaj en la jaro [[1176]] ili sukcesis malkonsili Saladinon de atako kontraŭ Aleppo.
Linio 386:
En [[1242]] estis elektita regentino de la reĝlando anstataŭ la neplenkreska reĝo [[Konrado la 4-a Ŝtaŭfa|Konrado la 2-a]], kiu estis atingonta la aĝon por sia memstara regado en [[1244]], la kipra reĝino Alice. Sed tiu baldaŭ mortis, do al ŝia posteno venis la leĝere influebla kipra reĝo Henriko, kiu ricevis titolon ''Senjoro de Jerusalemo'' ({{fremdlingve|fr|''Seigneur de Jérusalem''}}). La baronoj firmigis sian potencon kaj la regadon en la reĝlando ili koncentris en siajn manojn. Tiro estis elprenita el la reĝa influo kaj donita al [[Filipo de Montfort]] kaj la akka komunumo estis disigita. Jerusalemo la [[23-an de aŭgusto]] [[1244]] falis en la manojn de ĥorezmaj soldataroj en la egiptaj servoj kaj la lokaj kristanoj estis elpelitaj. En oktobro de la sama jaro la akka kavalira armeo subiĝis al egiptaj-ĥorezmaj fortoj kaj la reĝlando jam neniam rekonsciiĝis el tiu vundo. Tiu ĉi batalo estadas ankaŭ iam markata kiel "la dua Hattín".
 
[[ImageDosiero:Louis IX.jpg|thumb|left|200px|La franca reĝo [[Ludoviko la 9-a (Francio)|Ludoviko la 9-a Sankta]]]]
 
El haveno [[Aigues-Mortes]] en la jaro [[1248]] elnavigaciis frunte de la [[sepa krucmilito]], celita denove al Egiptio, la franca reĝo [[Ludoviko la 9-a (Francio)|Ludoviko la 9-a Sankta]]. Sed la krucistoj estis en Egiptio malvenkitaj kaj Ludoviko kun kelke da francaj kaj kipraj nobeloj estis militkaptita. En la jaro [[1250]] la reĝo estis por elaĉetmono 400000 [[deniero]]j tralasita kaj li foriris ĝis Akko.
Linio 398:
Ankoraŭ en la jaro [[1260]] la mameluka sultano Kutuz estis murdita fare de sia armeestro [[Bajbars]], kiu venis sur lian postenon. Tiu je tri jaroj poste komencis ampleksan ofensivon kontraŭ la krucistoj kaj ekatakis rekte kontraŭ Akko. Tiu la krucistoj sukcesis, precipe danke al helpo de la krucistoj el [[Kipra reĝlando]] konservi. Sed Bajbars, nomata Panter, ĝis la jaro [[1268]] okupis la krucistajn apogpunktojn [[Caesareo]], [[Haifo]], [[Torono]], [[Arsuf]] kaj la tutan teritorion de Galileo. Sed la plej bona sukceso de Bajbars estis konkero de Antioĥio, kiu estis ŝirmo de la okcidentaj krucistoj seninterrompe dum 170 jaroj. Ununura helpo, kiu venis el Eŭropo, estis malgranda kontingento frunte kun la angla princo [[Eduardo la 1-a (Anglio)|Eduardo la 1-a]]. Tiu, kiam li estis eksciinta tre malbonan situacion en Palestino, interkonsentigis en la jaro [[1271]] kun Bajbars pacon por dek aúx dek unu jaroj kaj poste, kiam li estis eskapinta al la provo je atenco, revenis Eŭropon.
 
[[ImageDosiero:SiegeOfAcre1291.jpg|thumb|upright|200px|En bataloj sur remparoj de Akko en 1291 persone partoprenis ankaŭ grandmajstroj de kavaliraj ordenoj de johanitoj kaj templanoj]]
 
Post la foriro de princo Eduardo la akkonaj baronoj komencis solvi demandon pri la sekvanteco sur la jerusalema trono. Post la morto de [[Konradino|Konrado la 3-a]] en la jaro [[1268]] la trono estis falonta al la kipra reĝo [[Hugo la 3-a Kipra|Hugo la 3-a]] el la kipra branĉo de la familio de Lusignanoj, sed alia aspirantino je la trono, la titola princino antioĥa, Maria, vendis siajn rajtojn al la trono al [[Karolo de Anjou]], la [[ekzekutisto]] de Konrado la 3-a, kaj tiu sendis ĝis Akko sian reprezentanton [[Rogero de San Severino|Rogeron de San Severino]]. La reĝlando tiel dividiĝis en du tendarojn. Dum urboj Tiro kaj Bejruto anonciĝis al Hugo la 3-a, Akko, Sidono kaj la templanoj agnoskis kiel sian reĝon, nome ĝis lia morto en la jaro [[1285]], kiam eĉ la resto de reĝlando agnoskis kiel laŭleĝan reĝon [[Henriko la 2-a Kipra|Henrikon]], la filon de Hugo. Henriko lasis sin en la jaro [[1286]] en Akko kroni sin la jerusalema reĝo, kio estis lasta glora evento en la krucista ĉefurbo.
Linio 448:
[[Kategorio:Reĝlandoj]]
 
{{LigoElstara|ar}}
{{LigoElstara|cs}}
{{LigoElstara|es}}