Fiŝrabotaĵo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto plado
| koloro =
| tekstkoloro = black
| nomo = Fiŝrabotaĵo
| aliaj nomoj = Строганина (ruse)
| bildo =
| bildo-larĝo =
| priskribo = maldikaj longaj pecoj de rabotita kruda fiŝo
| origino = [[Siberio]], [[Norda Rusio]]
| kuirarta klaso =
| elstaraj ingrediencoj = kruda fiŝo
| metodo = rabotado de kruda frostigita fiŝo
| kie = [[Siberio]], [[Norda Rusio]]
| aliaj =
}}
 
'''Fiŝrabotaĵo''' ({{ru}} ''строганина'') estas tradicia plado el maldikaj longaj pecoj de rabotita kruda fiŝo ([[muksuno]], [[nelmo]], [[acipensero]] kaj aliaj). Ĝin konsumas la nordaj popoloj, inkluzive de la [[ĥantoj]], [[mansoj]], [[nencoj]], loĝantaj en [[Siberio]] ([[Rusio]]). Ankaŭ plejparto de la [[rusoj|rusaj]], [[Ukrainoj|ukrainaj]] kaj alietnaj loĝantoj de la nordaj regionoj de Rusio manĝas ĝin.
 
Linio 4 ⟶ 20:
Plej taŭgas por fiŝrabotaĵo fiŝoj, kaptitaj de sub [[glacio]]. Eblas ankaŭ uzi fiŝojn kaptitajn [[Somero|somere]] aŭ [[Aŭtuno|aŭtune]], sed necesas forte frostigi ilin kaj ne degeligi poste. Degelinta kaj denove frostiĝnta fiŝo iom glaciiĝas kaj sekiĝas, kio malbonigas la [[gusto]]n. Ankaŭ ne decas deponi fiŝon sub libera ĉielo, ĉar ĝi tro ventumiĝas kaj do la gusto iom memorigos paperon. Por longdaŭra stokado oni glaciigas fiŝon per [[neĝo]] kaj [[akvo]]. Por tio necesas dum [[Frosto|frosta]] vetero kelkfoje trempi ĝin en [[sitelo]]n da malvarma akvo kun neĝo kaj poste strikte envolvi en [[papero]]n aŭ [[tolo]]n. Por mallongdaŭra konservado eblas teni fiŝojn en strikte ligitaj sakoj. Se kapto okazis somere, necesas tuj envolvi la fiŝon en [[polietileno]]n, eĉ pli bone — enigi en [[vakuo]]n.
 
Dorminta fiŝo (tio estas kaptita per [[retofiŝreto]]j) maltaŭgas por ĉi plado, ĉar ĝi per [[branko]]j ensorbas akvon, do iĝas tro akvoplena kaj malbongusta. Se tio tamen okazas, necesas tuj post eligi la fiŝon el reto bati ĝian kapon kontraŭ glacio aŭ bati ĝian [[spino]]n per ligna bastono. Tio kaŭzas ektremon kaj fiŝa spino krake rektiĝas.
 
== Preparado ==
Linio 42 ⟶ 58:
Tre bongustaj kaj utilaj por sano oni konsideras frostigitajn fiŝajn hepaton, internan grason kaj frajaĵon. Ili estas elprenataj dum preparado de fiŝrabotaĵo lastvice kaj faras tion nur spertaj majstroj.
 
Veraj ŝatantoj de fiŝrabotaĵo manĝas ĝin kun [[salo]] kaj [[pano]], sen iuj novaj [[spico]]j, kiujn oni konsideras fuŝaĵoj, nocaj por gusto kaj aromo de ĉi freŝa plado. Tamen nun al fiŝrabotaĵo oni kutime donas ankaŭ salon, [[Nigra pipro|nigran pipron]] aŭ “trempaĵon” ({{ru}} ''маканина''; spico speciale preparita el pika tomatpasto, vinagro kaj dispremita ajlo, foje tio estas nura pika keĉupo). En antikva tempo oni uzis mustardon, ĉar tomatpasto mankis.
 
Menciindas, ke loĝantoj de la Norda Rusio uzis fiŝrabotaĵon nur kiel unuan aŭ tute apartan pladon. Antaŭ ĝi ne decas manĝi aliajn pladojn — [[salato]]jn, [[antaŭmanĝaĵo]]jn, ktp. Kaj neniam oni trinkis dume varman [[teo]]n kiel oni faras tion nun en Centra [[Jakutio]]. Inter manĝado de fiŝrabotaĵo kaj teotrinkado pasu almenaŭ 15-20 minutoj, ĉar alie drasta altiĝo de temperaturo damaĝos [[dentoemajlo]]n.