Mladá Boleslav: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 135:
La Placo de Paco havas viglan trafikon, ligas Novan urbon kun la historia centro de la urbo. Rekonstruo de la Placo de Paco, avenuo de T.G.Masaryk, Placo de Respubliko kaj Norda loĝkvartalo estas verkoj de arkitektoj Döbert, Řezáč kaj Kosík.
 
===La Malnovurba placo===
Ne nur la ĉefurbo Prago, ankaǔ Mladá Boleslav kun sia miljara historio havas Malnovurban placon. Ĝi estiĝis kaj servis kiel mezepoka foiro sur nekutime triangula plataĵo. La dominanto de la placo estas renesanca urbodomo kun turo por publika ĉirkaǔrigardo. En la mezo de la placo staras kolono de Virgulino Maria. Ĝi estis starigita en la jaro 1681 kiel danko de loĝantoj, ĉar terura pesto evitis la urbon. Unuecan arkitektonikan stilon iel ĝenas hotelo „Věnec“ (Krono), adaptita en tempo de „unua respubliko“ kaj pli nova sidejo de distrikta estraro de komunisma partio. <BR>
En la jaro 2010 oni komencis rekonstrui la placon por plibonigi la socian kaj kulturan vivojn. Kiel simbolo de la reviviĝo estas ĉi tie akvo. La urbo staras ĉe la rivero Jizera kaj la arkitektoj imitis la fluon de la rivero kaj aldonis multajn interaktivajn elementojn meze de la Malnovurba placo. Super akvo kliniĝas metalaj salikoj kaj vizitantoj povas al ili konfesi siajn deziroj, revojn kaj esperi sukcesojn. Ankaǔ la fontano post sunmalleviĝo ludas per koloroj.