Romanshorn: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: nn:Romanshorn
Linio 25:
 
==Esperanto-Movado==
[[File:Romanshorn Esperantoweg.jpg|thumb|Vido al strateto “Esperantoweg”]]
Romanshorn estis dum multaj jaroj grava centro de la svisa [[Esperanto-movado]]. Ĝi estis dum longa tempo la sidejo de [[Svisa Esperanto-Societo]]. En Romanshorn troviĝas unu el la malmultaj [[Zamenhof/Esperanto-Objekto|Esperanto-objektoj]] en Svislando, nome strato, kiu nomiĝas '''Esperanto-Weg'''. Je Esperanto-Weg numero 15 loĝis siatempe [[Otto Walder]] kaj tie troviĝis ankaŭ la sidejo de SES. Unua Esperanto-Grupo formiĝis en Romanshorn post kurso de la [[fervojisto]] [[Gottlieb Stäheli]]. Sub iniciativo de [[Esperanto-Grupo Sankt-Galo]], precipe de [[Hans Kürsteiner]], en Romanshorn estis organizita kurso sub la gvido de la Cseh-instruisto [[Tiberio Morariu]] al kiu sekvis la fondiĝo de la ''Esperanto-Klubo Verda Stelo Romanshorn''. La klubo estis malfondita en [[1936]] post kiam pluraj el la klubaj aktivuloj pro profesiaj kialoj forlasis la komunumon. En Romanshorn vivis ankaŭ [[Fritz Schwab]], kiu dum 35 jaroj estis tie [[delegito]] de [[UEA]]. Dum regiona kunveno de SES en [[1957]] en Romanshorn kunvenis pli ol 140 personoj, kiuj aŭskultis prelegon de la japana ĵurnalisto Joŝiko Kaĵcino. Dum la inaŭguro de Esperanto-Weg en la jaro [[1965]] en Romanshorn okazis trilanda renkontiĝo, kiun ankaŭ partoprenis proksimume 140 personoj.