Billy Strayhorn: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|Billy Strayhorn je la 14-a de aŭgusto 1958. Foto de [[Carl van Vechten]] '''William „Billy“ Strayhorn''' (naskiĝis la [[29-an de novembr...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:BillyStrayhorn1958.jpg|thumb|Billy Strayhorn je la 14-a de aŭgusto 1958. Foto de [[Carl van Vechten]]]]
'''William „Billy“ Strayhorn''' (naskiĝis la [[29-an de novembro]] [[1915]] en [[Dayton (Ohio)|Dayton]], [[Ohio]]; mortis la [[31-an de majo]] [[1967]] en [[Novjorko]]) estis [[usono|usona]] [[ĵazmuzikisto]].
 
== Vivo ==
Billy Strayhorn ludis pianon jam infanaĝe ĉe sia avino Elizabeth Craig Strayhorn, kiu loĝis en Hillsborough. Mallonge, post kiam lia familio estis transloĝiginta al [[Pittsburgh]] en [[Pensilvanio]], li sekvis pianlecionojn de Charlotte Catlin. Krome li kunludis en la gimnazia bando. Strayhorn studis en Pittsburgh klasikan muzikon.
 
Billy Strayhorn verkis ekde 1939 ĝis sia morto kiel membro, [[muzikaranĝisto]] kaj [[komponisto]] en la [[orkestro]] de [[Duke Ellington]]. Strayhorn havis klasikan edukon kaj ludis [[piano]]n. Li pliriĉigis la ĵazon per instrumentaj aranĝoj, ĝis tiam nur malofte troveblaj en ĵazo. Per tio li validas kiel unu el la plej gravaj aranĝistoj de ĵazo.
[[dosiero:Billy Strayhorn, New York, N.Y., between 1946 and 1948 (William P. Gottlieb 08211).jpg|eta|maldekstre|Billy Strayhorn inter 1946 kaj 1948 en Novjorko. Foto de [[William P. Gottlieb]]]]
Ellington kaj Strayhorn estis dumvive ligitaj per intima amikeco. Foje Strayhorn transprenis je sonregistradoj eĉ la pianistan partion de Ellington. Famas ankaŭ la duopaĵoj de Strayhorn kaj Ellington ĉe la piano. Ekzemple eĉ nuntempe ''Tonk'' estas sprita, moderna kaj tre dinamika peco, kiun la du ree kaj ree ludadis.
 
Strayhorn stampis esence la sonon de la [[Duke Ellington Orchestra|elingtona orkestro]]. Ekzemple la kompozicio, teksto kaj aranĝo de la plej fama peco kaj la rekonmelodio de la [[bandego]] ''[[Take the A-Train]]'' devenas ne – kiel ofte missupozate – de Ellington, sed de Strayhorn. Aliaj konataj komponaĵoj de Strayhorn estas ''Chelsea Bridge'' kaj ''Lush Life''. Foje li ankaŭ estis aŭdebla kiel pianisto ĉe Ellington (''Blues in Orbit'') kaj publikigis krome plurajn sondiskojn je propra nomo. Tuj post lia morto [[Duke Ellington Orchestra]] verkis la omaĝan [[muzikalbumo]]n ''...And His Mother Called Him Bill''. Ĝi enhavas la lastan komponaĵon "Blood Count" de Strayhorn, kortuŝe interpretate de [[Johnny Hodges]].
 
Estas nur malmulte konata, ke Billy Strayhorn estis malkaŝe [[samseksemo|samseksema]]. Li tamen – en epoko kaj socio ĉirilate maltoleremaj – persone preskaŭ ne paŝis en la lumon de la publikeco, sed restis plejparte en la ombro de Duke Ellingtons.
 
== Literaturo ==
* James Lincoln Collier: Duke Ellington, Genius des Jazz, Hannibal, Vieno, 1989, Knaur Taschenbuch 1990 (anglalingva originalo: „Duke Ellington“, Oxford University Press 1987)
* David Hajdu: ''Lush Life: A Biography of Billy Strayhorn'', Farrar, Straus, Giroŭ, Novjorko 1996. ISBN 0-374-19438-6.
 
== Ligoj eksteren ==
{{Portalo Muziko}}
* http://www.hjs-jazz.de/?p=00014
* [http://www.pbs.org/independentlens/billystrayhorn/film.html ''Billy Strayhorn: Lush Life''] ĉe [[Public Broadcasting Service|PBS]], Independent Lens
* [http://www.jazzsight.com/jazzsightprofiles.html Portreto deBilly Strayhorn]
* [http://www.glbtq.com/arts/strayhorn_w.html Billy Strayhorn ĉe glbtq.com]
 
[[Kategorio:ĵazpianistoj]]