Mary Lou Williams: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 40:
=== Ree sur la scenejo: La jaroj 1970 ĝis 1979 ===
{{Butono al Enhavo}}
Ekde 1970 Williams muzikis regule en la novjorka ''Cookery''; aldoniĝis gastkoncertoj en ĵazklubejoj (ekzemple en Londono), lernejaj kursoj kaj festivaloj. Dum la [[Monterey Jazz Festival]] en 1971 ŝi estis honorata kun [[Jay McShann]] kiel „remalkovrito de la jaro“ per aplaŭdego.<ref>Dahl, p. 318</ref> Ŝi ankau prezentis en radio kaj televido (i.a. 1973 en ''[[Sesame streetSezamostrato]]'' kaj en ''[[Jazzmobile]] Workshop'' de [[Billy Taylor]]); krom tio ŝi plue prezentis sian meson. Alie ol en la lastaj jaroj nun regule la establiĝintaj diskeldonejoj denove publikigis ŝiajn novajn sonregistraĵojn. La koncertalbumo ''Giants'' (1971), sur kiu ŝi estis aŭdebla kun Dizzy Gillespie, [[Bobby Hackett]], [[George Duvivier]] kaj [[Grady Tate]], estis nomumata por [[Grammy]], kaj recenzisto [[Dan Morgenstern]] omaĝis ĝin kiel „unu el la vere plej grandiozaj albumoj de la ĵazhistorio“.<ref>Komparu Dahl, p. 316.</ref>
 
Malgraŭ sia kritiko kontraŭ [[libera ĵazo]], ke ĝi perdis la kontakton kun la ĵaztradicio, muzike ŝi plu restis akceptema kaj ludis en 1977 koncerton kun [[Cecil Taylor]] en Carnegie Hall, anoncita kiel ''Embraced'' [brakumita], kiu montriĝis kiel „furioza kontakto kun la nova pioniraro“ kaj aperis kiel albumo ĉe [[Pablo Records]].<ref>Cook/Morton, artikolo pri Mary Lou Williams, komparu Dahl, p. 330 sekvaj.</ref> Laŭ ''Reclams Jazzlexikon'' la koncerto „muzike fiaskis“.<ref name="KAMP" /> Krom tio en 1978 ŝi prezentis en la [[Blanka Domo (Vaŝingtono)|Blanka Domo]] antaŭ prezidanto [[Jimmy Carter|Carter]]. En la sama jaro ŝi gastis je pluraj festivaloj en Eŭropo, ekzemple je la [[North Sea Jazz Festival]] kaj per ''Solo Recital'' (jen la samnoma albumo) je la [[Ĵazfestivalo je Montreux]], krome kiel unua gasto en la radioelsendo ''Piano Jazz'' de [[Marian McPartland]].