Mary Lou Williams: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 44:
Malgraŭ sia kritiko kontraŭ [[libera ĵazo]], ke ĝi perdis la kontakton kun la ĵaztradicio, muzike ŝi plu restis akceptema kaj ludis en 1977 koncerton kun [[Cecil Taylor]] en Carnegie Hall, anoncita kiel ''Embraced'' [brakumita], kiu montriĝis kiel „furioza kontakto kun la nova pioniraro“ kaj aperis kiel albumo ĉe [[Pablo Records]].<ref>Cook/Morton, artikolo pri Mary Lou Williams, komparu Dahl, p. 330 sekvaj.</ref> Laŭ ''Reclams Jazzlexikon'' la koncerto „muzike fiaskis“.<ref name="KAMP" /> Krom tio en 1978 ŝi prezentis en la [[Blanka Domo (Vaŝingtono)|Blanka Domo]] antaŭ prezidanto [[Jimmy Carter|Carter]]. En la sama jaro ŝi gastis je pluraj festivaloj en Eŭropo, ekzemple je la [[North Sea Jazz Festival]] kaj per ''Solo Recital'' (jen la samnoma albumo) je la [[Ĵazfestivalo je Montreux]], krome kiel unua gasto en la radioelsendo ''Piano Jazz'' de [[Marian McPartland]].
 
Ekde 1977 ĝis sia morto pro kancero en 1981 ŝi estis [[gastantaloĝstipendiata artisto]] (ekde 1980 ankaŭ kun instrukomisio) ĉe la [[Universitato Duke]] en Durham, Norda Karolino, kie ekestis post ŝia morto la nuna ''Centro Mary Lou Williams Center por Nigrula Kulturo''.<ref>Komparu [http://mlw.studentaffairs.duke.edu/index.html Mary Lou Williams Center for Black Culture]</ref> Ŝi ricevis ses honordoktorigojn kaj du fojojn stipendion de Guggenheim.
 
=== Personeco ===