Okcitana lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 59:
Pro interveno de la nordfrancaj reĝoj kontraŭ la [[katarismo|katara religio]] en regiono, la literaturo malpliiĝis ĝis sia ĉeso en la [[16-a jarcento]].
 
Post tio, mirinde la homoj tute forgesis pri la trobadoroj, ĝis kiam jarcentfine kelke da homoj, kiel [[Loís Belaud de la Belaudièra]] el [[Aix-en-Provence|Ais de Provença]] o [[Pèire Godolin]] el ''Tolosa'' ([[Tuluzo]]), rekomencis verki okcitane. Oficiale la lingvoneniiga politiko komencis en [[1539]] kun la [[edikto de Villers-Cotterêts]] kiu postulis ke ĉiu skribita dokumento estu en la [[franca lingvo]] (ĝis tiam en norda Francio oni ankoraŭ uzis la [[latina lingvo|latinan]]). Tamen en la malfacile alireblaj Pireneoj oni primokis tion, plu skribante okcitane ĝis [[1660]].
 
En [[19-a jarcento]], renaskiĝis la literaturo interalie kun [[Frédéric Mistral]] kiu kun aliaj aŭtoroj fondis en [[1854]] tutokcitanan movadon "[[Felibritge]]", kiu ankoraŭ viglas. Li provis unuigi la lingvon per tutlanda vortarego, ''"Lou Tresor dou Felibrige"''. En [[1904]] li ricevis [[Premio Nobel de Literaturo|Nobel-Premion]] por sia verkaro inkluzivanta poezion "[[Mirelha]]".