Bob Crosby: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: eta|250px|[[Count Basie kaj Bob Crosby proks. 1941.<br /> Foto de William P. Gottlieb...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
[[dosiero:Bob Crosby five minutes more shellack.jpg|eta|190px|dekstre|[[Ŝelakdisko]] de Bob Crosby & His Orchestra: „Five Minutes More“]]
'''George Robert „Bob“ Crosby''' (naskiĝis la [[23-an de aŭgusto]] [[1913]] en [[Spokane (Vaŝingtonio)|Spokane]], [[Vaŝingtonio]]/[[Usono]]; mortis la [[9-an de marto]] [[1993]] en [[La Jolla]], [[Kalifornio]]) estis usona kantisto, aktoro kaj [[bandestro]] sur la kampo de [[diksilando]] kaj de [[populara muziko]]. Li estis la pli juna frato de [[Bing Crosby]].
 
== Vivo kaj verkado ==
Bob Crosby forlasis antaŭtempe la universitaton, por sin direkti – laŭ la ekzemplo de sia frato – al kariero kiel kantisto. Ekde 1932 Bob kantis en la orkestro de Anson Weeks; poste en 1934 en la orkestro de la fratoj Dorsey, kiam saksofonisto Gil Rodin invitis lin, doni al ĉi tiu orkestro fondita en 1934 (el eksaj membroj de la orkestro de Ben Pollack) lian nomon: la ''Bob Crosby Orchestra'', kun sia bandeto, la ''BobCats'', estis unu el la plej bonaj [[diksilando]]-bandoj tiutempaj. Fakte ĝin estris Gil Rodin. Crosby mem estis la frontulo kaj kantisto, tenante la kontakton al publiko. Famaj solistoj de la bando estis trumpetisto Yank Lawson, klarnetisto [[Matty Matlock]] (al kiu postsekvis [[Irving Fazola]]) kaj saksofonisto [[Eddie Miller]]. Kiel unu el la gravaj muzikistoj de la ensemblo validis frapinstrumentisto [[Ray Bauduc]]; kiel aranĝisto kaj komponisto verkis ĝia kontrabasisto [[Bob Haggart]],<ref>Laŭ informo de Leo Watson ankaŭ [[Ray Conniff]] kaj [[Henry Mancini]] aranĝis por la orkestro de Crosby.</ref> ambaŭ ankau respondecis pri la plej granda furoraĵo de la orkestro, „Big Noise from Winnetka“. Krom Crosby la orkestro ĉiam ankaŭ havis virinajn kantistojn, ekzemple Kay Weber, [[Doris Day]], Kay Starr kaj Anita O'Day.
 
Al ilia granda sukceso ankaŭ konribuis kelkaj filmaj prezentadoj; Ili kunverkis la produktaĵojn ''Reveille with Beverly'' de ''Columbia'' kaj ''Holiday Inn'' de [[Paramount Pictures]]. Iliaj surdiskigoj okazis ekde 1935 ĝis 1942 por [[Decca Records]]. Aliaj muzikistoj, kiuj tiuepoke muzikis kun la orkestro, estis Billy Butterfield, Hank D'Amico, Nappy Lamare, Joe Sullivan, Bob Zurke, Jess Stacy kaj Muggsy Spanier. Per numeroj kiel „South Rampart Street Parade“ kaj „What's New?“, ambaŭ de Haggart , ili kontribuis al la tiama revivigo de [[novorleana ĵazo]].
 
Pro la rekrutigo de pluraj membroj al la militservo dum la Dua Mondmilito (ankaŭ de Crosby kaj Rodin) la orkestro malfondiĝis septembron de 1942. Crosby estis dum la milito [[leŭtenanto]] en la specialservo-divizio, distrante la trupojn en la Pacifiko. Post malrekrutiĝo fine de 1945 Eddie Miller organizis novan bandon; komence de 1946 ĝi havis finfine sukcesan okupon en ''Hollywood Palladium''.
 
Post tio Crosby kunvokis la bandeton ''BobCats'' ĝis en la 1980-aj jaroj plurfoje por koncertvojaĝoj kaj verkis aron da diskoj por la eldonejoj [[Capitol Records|Capitol]], [[Coral Records|Coral]] kaj Dot Records. Crosby reduktis poste siajn aktivecojn de bandestro kaj koncentriĝis plejparte pri prezentadoj en radio kaj televido; ekde 1946 ĝis 1952 li tenis propran radiospektaklon (''Club 15'') kaj ekde 1953 ĝis 1957 duonhovan televidelsendon (''The Bob Crosby Show''), komence ĉe [[Columbia Broadcasting System|CBS]], ekde 1958 ĉe [[NBC]]. Komence de la 1970-aj jaroj li kunaktivis je la [[diksilando]]-revivigo per ĉiujaraj gastkoncertoj en ''Disneyland'', je kiuj kunmuzikis liaj malnovaj kunbandanoj el la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj. Meze de la 1970-aj jaroj li estis tre populara en la [[usona Mez-Okcidento]], kie li ofte koncertis. Bob Crosby laste vivis en La Jolla ĉe [[San Diego]] kaj mortis en 1993 pro kancero.
 
== Diskoj ==
*''Bob Crosby's Bob Cats'' (Decca, 1954)
*''The Bob Cats Ball'' (Coral, 1955)
*''Bob Crosby's Bob Cats in Hifi (Coral, 1957)
 
== Filmoj ==
{| width="100%"
|- valign="top"
| width="50%" |
*The Five Pennies (1959)
*Meet Miss Bobby Socks
*My Gal Loves Music (1944)
*The Singing Sheriff (1944)
*Kansas City Kitty (1944)
*Pardon My Rhythm (1944)
*See Here, Private Hargrove (1944)
*Thousands Cheer (1943)
*Rookies On Parade (1941)
*Sis Hopkins (1941)
*Collegiate (1936)
|
Sin mem li krom tio rolis en jenaj filmoj:
*Road to Bali (1952)
*Two Tickets to Broadway (1951)
*Hollywood Goes to Bat (1950)
*When You're Smiling (1950)
*Presenting Lily Mars (1943)
*Reveille with Beverly (1943)
*Let's Make Music (1941)
*Rhythm on the Roof (1934)
|}
 
== Fontoj ==
* Leo Walker: ''The Big Band Almanac''. Ward Ritchie Press, Pasadeno. 1978
* George T. Simon: ''The Big Bands''. Vorwort von Frank Sinatra. 4-a eldono. Novjorko: Schirmer Books / Londono: Collier Macmillan Publishers, 1981, p. 131 – 139
 
== Ligoj eksteren ==
{{commonscat|Bob Crosby}}
*http://mikesnoise.typepad.com/noisepage/2006/05/virtual_victrol_1.html
*http://www.kcmetro.edu/~crosby/bobcros.htm
{{Portalo Muziko}}
=== Referencoj ===
<references />
 
[[Kategorio:ĵazkantistoj]]