Tiszafüred: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RedBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: zh:蒂薩菲賴德
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Tiszafüred''' [tisafured] estas [[urbo]] en [[Hungario]], havanta 15000 loĝantojn, situanta sur [[bordo]] de la [[Tiso]], rande de [[Hortobágy]].
[[Dosiero:Tiszafüred légifotó1.jpg|eta|300px|Aerfoto pri urbocentro de Tiszafüred]]
 
La rivero Tiso ankaŭ ĉiam havis gravan rolon en la vivo de la urbo. Tiszafüred estas la plej granda loĝloko kaj turisma centro de la Tiso-laga regiono. La urbo kaj sia ĉirkuaĵo estas favorata ripozejo kaj ĝi garantias trankvilecon por la gastoj, kiuj sopiras la kvietan belnaturon. La vizitantoj tie ĉi havas eblecon por rajdi kaj partopreni rajdajn kaj biciklajn ekskursojn apude de la Tisza. Kiuj unufoje admiras ĉi tiun pitoreskan naturon, tiuj enamiĝinte de jaro ĝis jaro revenas ĉi tien. Apud la Tiso nia urbo havas alian grandan trezoron, la termoakvon, la turistojn atendas ankaŭ la termalbanejo, en kiu troveblas naĝbaseno, strandbaseno kaj kovrita termostrando, kies 39-grada alkala-hidrogena-karbonata akvo eminente taŭgas por regeneriĝi kaj kontraŭ diversaj movorganaj, reŭmatologiaj malsanoj. Pri la tranoktejoj por la gastoj zorgas unu belega riverborda hotelo, familecaj pensionoj, altnivelaj kampingoj kaj la privatsferaj loĝejoj.