Skvaŝo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: eu:Squash
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: af:Muurbal; cosmetic changes
Linio 1:
[[ImageDosiero:Squash-racquet-and-ball.jpg|200px|right|thumb|Skvaŝrakedo kaj pilko.]]
[[ImageDosiero:Squash court.JPG|200px|right|thumb|Skvaŝludantoj en skvaŝeja korto kun vitra malantaŭa muro.]]
 
'''Skvaŝo''' (aŭ '''kvarmurpilkado''') estas [[rakedo|rakedsporto]] ludata en speciala kortoforma haleto. La skvaŝeja korto havas kvar murojn, ĉiuj uzeblaj en la ludo. Estas kutime du ludantoj, sed ekzistas ankaŭ parluda versio kun kvar ludantoj. Skvaŝo estas konata kiel tre energia sporto. La skvaŝpilko estas farita el [[gumo]]. Ekzistas diversmolecaj pilkoj por spertuloj kaj pli grandaj kaj tre molaj (malrapidaj) pilkoj por komencantoj. [[Persona protekt-ekipaĵo|Okulŝirmilo]] estas rekomendata, ĉar la pilko povas atingi la [[rapido|rapidecon]] de 200 km/h dum ludado.
 
== Reguloj ==
 
La ludantoj vicume rakedas la pilkon precipe kontraŭ la antaŭa muro. Oni povas respondi la ŝotojn per "volejo", t.e. per rebati la pilkon antaŭ ol ĝi falas sur la plankon, aŭ per rebati la pilkon post ĝia unua deplanka resalto. La servo (la unua ŝoto) devas trafi la lokon sur la antaŭa muro inter la servolinio (la meza linio) kaj la supra eksterlimo.
Linio 14:
La alia poentosistemo estas nomata PARS aŭ la "amerika sistemo". Laŭ ĝi la venkanto de ĉiu vicumado gajnas poenton nekonsidere ĉu ŝi aŭ li estis la servanto aŭ la ricevanto. Ekde 2004 en profesiaj ludoj, kiuj uzas ĉi sistemon, oni ludas ĝis 11 poentoj en ĉiu raŭndo, sed krome oni devas havi almenaŭ du poentojn pli multe ol la oponanto por venki la raŭndon. Tial oni ludas pli longe ol ĝis 11 poentoj kiam necese.
 
== Konataj skvaŝistoj ==
La plej sukcesa skvaŝistino de ĉiuj tempoj estas la aŭstralino Heather McKay, kiu dominis la sporton dum 18 jaroj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Pakistananoj Jahangir Khan (en la 80-aj) kaj Jansher Khan (en la 90-aj) estis la plej sukcesaj viraj skvaŝistoj.
 
== Skvaŝo en Esperanto ==
 
Ĝis nun skvaŝo estas malofta en esperantaj kontekstoj. ''La sporta lingvo en Esperanto'' (1972) ne mencias ĝin <ref>Ujlaky-Nagy, T (1972). [http://www.fw.hu/eventoj/steb/sportalingvo.rtf ''La sporta lingvo en Esperanto'']. Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio.</ref>, sed la vorto 'skvaŝo' aperas kiel nova radika vorto en [[PIV]] 2003 <ref>Neves, G (2003). [http://esperanto.web.pt/piv2.htm Disaj komentoj pri la nova PIV]. ''Fonto'' '''23''', 1 (265).</ref>. Skvaŝo ({{en}} ''squash'') estis ekludata en Britio jam en la 1800-aj jaroj kaj iĝis ludata ĉirkaŭmonde dum la 1900-aj jaroj <ref>Wallbutton, T: [http://www.squashplayer.co.uk/history_of_squash.htm 130 years of Squash]. ''The Squash Player''. Legita la 5-an de decembro 2007.</ref>.
Linio 25:
<references/>
 
[[Kategorio: Sporto]]
 
[[af:Muurbal]]
[[ar:اسكواش]]
[[ast:Escuax]]