Hispana revolucio de 1934: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
En Barcelono la registaro de la aŭtonoma [[Generalitat de Catalunya]] prezidita de Lluís Companys, de [[Esquerra Republicana de Catalunya]] (ERC), proklamis la Katalunan Ŝtaton ene de Federa Respubliko Hispana, la nokton de la 6a al la 7a de oktobro. La Armeo intervenis sub estrado de la generalo Domingo Batet, kiu rapide venkas per luktoj, kie mortis ĉirkaŭ 40 personoj, estis arestita Companys kaj fuĝis Dencás, kiu ekzilis en Francion. La kataluna aŭtonomio estis nuligita de la centra registaro kaj anstataŭata la kataluna registaro per dekstraj politikistoj kaj katalunaj kaj respublikanaj. Ankaŭ estis arestita [[Manuel Azaña]], kiu hazarde estis en Barcelono por funebro de iama sia ministro Jaume Carner.
 
===La [[Revolucio de Asturio]]===
Nur en Asturio la CNT pretis formi laboristan aliancon kun la rivala socialista sindikato UGT; tiele ambaŭ organizoj estis subskribintaj marte pakton, kiun akceptis la socialistoj de Asturio, formante aliancon nome UHP kreita septembre. Al UHP aliĝis ankaŭ la komunistoj de la [[Komunista Partio de Hispanio]] kaj de aliaj laboristaj kaj komunistaj organizoj, kiaj BOC, Izquierda Comunista kaj aliaj.