En Okcidento Nenio Nova: Malsamoj inter versioj

e
e (r2.7.3) (robota aldono de: mzn:در جبهه غرب خبری نیست)
 
== La Esperanto-traduko ==
Jam fine de la sama jaro, nome la 18-an de decembro 1929, aperis la Esperanto-traduko, "el germana lingvo trad. de kvar", ĉe la eldonejo [[Heroldo de Esperanto]] en [[Kolonjo]] (252 p.). Estas rimarkinde kaj malofta escepto, ke libro furoranta en la nacia libro-merkato, tiel rapide ankaŭ estis disponebla en [[Esperantujo]]. Laŭ Enciklopedio de Esperanto (1934) ĝi (la traduko, sed simile ankaŭ la originalo) estis la "plej granda libro-sukceso post la [unua mond]milito". La numero de Heroldo de Esperanto de la 21-a de februaro 1930 (n-ro 8 (556)), du monatojn post la apero, ĉeftitolas: "Unua milo de l'libro de Remarque elĉerpita"<ref>Faksimilo en la aŭtobiografio de [[Teo Jung]], Ĉiu Ĉiun, 1979, p.&nbsp;218; la aliaj citaĵoj prenitaj el la sama fonto p. 217-218, 220</ref>. Kaj fakte la vendado grave stabiliĝisstabiligis la financan situacion de la eldonejo Heroldo.
 
Restas neklare, kiuj estis la "kvar" tradukintoj. Sed oni rajtas supozi, ke la direktoro de Heroldo [[Teo Jung]] ludis iun rolon aŭ kuntradukinte aŭ kunordiginte. En sia aŭtobiografio li mem juĝas pri la traduko "eble iom tro rapide farita". Alia tradukinto probable estis [[Joseph Ferdinand Berger]], en 1929 redaktoro de Heroldo. Berger poste ankaŭ tradukis duan libron de Remarque, "La vojo returne", kiu tamen ne havis similan sukceson kaj laŭ Jung estis "mis-investo".
 
[[Julio Baghy]] recenzis la verkon en [[Hungara Heroldo]] 1930, n-ro 3. (cit. laŭ Enciklopedio de Esperanto)
:"La promesita objektiveco dronas en la rememoroj pri la milito kaj la verko prezentas elokventan akuzon, konfeson. La sangaj epizodoj, la drastaj scenoj, la lirikaj meditadoj efikas nur tie kaj sole tiel, kien kaj kiel la majstra plumo de la aŭtoro metis ilin."
 
== Vidu ankaŭ ==
2 713

redaktoj