Carla Bley: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
== Vivo ==
Ambaŭ gepatroj de Carla Borg estis muzikistoj, ŝia patro pianludoinstruisto kaj orgenisto. Ŝi mem komencis jam en la aĝo de 4 jaroj kanti en la preĝejo samkiel ludi pianon kaj orgenon. Ŝi muzikis en Novjorko kun Charles Moffett la pli maljuna kaj Pharoah Sanders. Ekde 1964 ŝi direktis kun Michael Mantler la [[pionirĵaza]]n ensemblon ''Jazz Composer's Orchestra''. En 1965 ŝi tenis kvinopon kun Mantler kaj Steve Lacy. En 1966 ŝi koncertvojaĝis kun Peter Brötzmann kaj Peter Kowald. Post la projekto ''Escalator over the Hill'' ekde 1967 ĝis 1971 kaj la laboro kun Charlie Haden en la ensemblo ''Liberation Music Orchestra'' (ekde 1969) ŝi direktis ekde 1976 plejparte proprajn bandojn.
 
Ŝi geedziĝis unuafoje en 1957 kun ĵazpianisto [[Paul Bley]] (kun kiu si konatiĝis en [[Birdland]]), poste en 1967 kun sia kunbandano Michael Mantler; ilia filino Karen Mantler fariĝis ĵazorgenisto. Post reveno de Mantler al Eŭropo en 1991 Carla Bley kunvivas kun sia longjara kunbandano [[Steve Swallow]]. Li estas por ŝi ankaŭ muzike grava kunulo ĉe elektra baso. Krom tio por ŝia bando estas tipaj muzikistoj kiaj la klarkonture muzikanta trombonisto Gary Valente, ĵazkornisto Vincent Chancey aŭ ŝia filino Karen Mantler.
 
Inter 2006 kaj 2007 ŝi estis [[loĝstipendiata artisto]] de la [[Saalbau Essen|Filharmonio Essen]]. En la jaro 2008 ŝi koncertis kun sia triopo el Steve Swallow kaj Andy Sheppard en la novjorka ''Birdland'' (''Songs with Legs''). En 2009 ŝi estis distingita per la premio ''German Jazz Trophy'', en 2012 per honordoktorigo de la Universitato de [[Tuluzo]] ''2–Le Mirail''.
 
== Verkaro ==
 
== Selekta diskaro ==