Federico Franco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Informkesto prezidento | nomo = Federico Franco | dosiero = Federico Franco.jpg |grandeco de dosiero=230px | vico = | ofico = Prezidento de [[Paragv...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 21:
La 15-an de junio 2012 en la loĝloko ''Curuguaty'' de la departamento ''Canindeyú'' en la nordoriento de Paragvajo ekestis perforta konflikto inter policistoj kaj terenaj okupantoj - kadre de tio mortis almenaŭ 17 homoj, inter ili 6 policistoj. La tiutempa ŝtata prezidanto, episkopo [[Fernando Lugo]] estis deklarita politika respondeculo de la incidento, kaj la [[Ĉambro de Deputitoj de Paragvajo]] la 21-an de junio 2012 iniciatis senpostenigi lin. La Ĉambro de Senatanoj nur unu tagon poste konfirmis la senpostenigon per 39:4 voĉoj. Proceso de Fernando Lugo en la Supera Kortumo de Paragvajo kontraŭ tiu ago estas nefinita.
 
Lugo akceptis sian senpostenigon pere de la parlamento, sed deklaris la agon "[[putĉopuĉo]]". Liaj advokatoj anoncis kontroligi la agon ne nur pere de la Supera Kortumo de Paragvajo, sed ankaŭ per la [[Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj]]. La [[Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj]] kritikis la agon esti "iom tro hasta", kaj parolisto de la [[Komunumo Sudamerika de Nacioj]] la 23-an de junio nomis la agon "minaco de la demokratia ordo".<ref>[http://www.nzz.ch/aktuell/international/praesident-lugo-vom-parlament-abgesetzt-1.17274227 informo germanglingva en la svisa gazeto] [[Neue Zürcher Zeitung]] de la 23-a de junio 2012.</ref> Posteulo de Lugo en la posteno de ŝtata prezidanto iĝis la ĝistiama vicprezidanto Federico Franco, kiu havu la postenon ĝis nova parlamenta baloto en aprilo 2013.
 
== Notoj ==