Federico Franco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Bone, bone, mi mem rimarkis mian etan tajperaron kaj jen tute anstataŭigas la koncernan vorton...
e La hispana formo fojfoje tajperarigas min...
Linio 19:
'''Federico Franco''' (naskiĝis la [[13-an de julio]] [[1962]] en [[Asunciono]], [[Paragvajo]]) estas paragvaja kuracisto kaj politikisto. Ekde la [[22-a de junio]] [[2012]] li estas portempa ŝtata prezidanto de [[Paragvajo]].
 
La 15-an de junio 2012 en la loĝloko ''Curuguaty'' de la departamentodepartemento ''Canindeyú'' en la nordoriento de Paragvajo ekestis perforta konflikto inter policistoj kaj terenaj okupantoj - kadre de tio mortis almenaŭ 17 homoj, inter ili 6 policistoj. La tiutempa ŝtata prezidanto, episkopo [[Fernando Lugo]] estis deklarita politika respondeculo de la incidento, kaj la [[Ĉambro de Deputitoj de Paragvajo]] la 21-an de junio 2012 iniciatis senpostenigi lin. La Ĉambro de Senatanoj nur unu tagon poste konfirmis la senpostenigon per 39:4 voĉoj. Proceso de Fernando Lugo en la Supera Kortumo de Paragvajo kontraŭ tiu ago estas nefinita.
 
Lugo akceptis sian senpostenigon pere de la parlamento, sed deklaris la agon "[[ŝtatrenverso]]". Liaj advokatoj anoncis kontroligi la agon ne nur pere de la Supera Kortumo de Paragvajo, sed ankaŭ per la [[Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj]]. La [[Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj]] kritikis la agon esti "iom tro hasta", kaj parolisto de la [[Komunumo Sudamerika de Nacioj]] la 23-an de junio nomis la agon "minaco de la demokratia ordo".<ref>[http://www.nzz.ch/aktuell/international/praesident-lugo-vom-parlament-abgesetzt-1.17274227 informo germanglingva en la svisa gazeto] [[Neue Zürcher Zeitung]] de la 23-a de junio 2012.</ref> Posteulo de Lugo en la posteno de ŝtata prezidanto iĝis la ĝistiama vicprezidanto Federico Franco, kiu havu la postenon ĝis nova parlamenta baloto en aprilo 2013.