Ĝirondo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: bg:Жиронд
Cobber17 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
 
== Insuloj en la Ĝirondo ==
En la estuaro inter la [[Pointe de la Grave]] kaj ĉe la marpunkto kaj le bec d'Ambes, estas aro de insuletoj.
 
La Île de Patiras grandas je 200 ha, kun [[lumturo]] por helpi navigacion en la estuaro. Vitoj kaj [[maizo]] estas kreskigitaj tie.
 
La Île de Sans-Pain kaj Île de Bouchaud estus nun preskaŭ unuigitaj pro la eventuala redisvastiĝo de ŝlimo, kaj nun nomiĝas la Île Nouvelle (la ''Insulo Nova''). Ili entute kovras proksimume 265 [[hektaro]]jn, kaj estas posedataj per la Conservatoire du Littoral kaj manaĝitaj per la Departamento de la Ĝirondo.
 
La Île du Fort Paté kovras proksimume 13 hektarojn kaj en [[2006]] estis private ekposedita. La [[insulo]] havas historian fortikaĵon konstruita inter [[1685]] kaj [[1693]] kiel parto de la nacia fortikaĵa programo, planita per Vauban. La konstruaĵo estas ovalforma, preskaŭ 12 metroj alte kaj estis origina ekipita per preskaŭ 30 kanonoj. Fortikaĵo Paté, kune kun Fortikaĵo Médoc, kaj la Citadelle de Blaye defendis la estuaron kaj Bordeaŭ'on. Dum la Franca Revolucio la fortikaĵo estis uzata kiel malliberejo por sacerdotoj.
 
En 2006, la Conseil Général decidis estigi la insulon ZPENS (''zone de pre-emption espace naturel sensible''). La stato de ZPENS protektas la insulon kontraŭ la konstruado. Se posedanto deziras vendi la insulon, la Departemento havas antaŭrajtas. Post du monatoj, la Conservatoire National du Littoral havas la venontan rajton, kaj post aliaj du monatoj, la urbeto de Blaye havas la finan antaŭrajton por akiri la insulon.