Varmoenergio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: eta|<center>partikla moviĝo en [[gaso kun interagoj de la unuopaj partikloj]] '''Varmoenergio''' estas la energio, kiu estas stokita en la se...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
- en tio ''k'' estas la [[masa varma kapacito]] aŭ specifa varmo, ''m'' la [[maso]] kaj ''T'' la [[absoluta temperaturo]] aŭ termodinamika temperaturo.
 
Aldono de [[varmo]] plialtigas la averaĝan [[kineta energio|kinetan energion]] de la [[molekulo]]j kaj per tio la varmoenergion, forigo de varmo malpliigas ĝin. Varmoenergio do estas kineta energio, sed kun atento pri la karakterizaĵo de ''senorda'' movado de ''multaj'' atomoj respektive molekuloj. Se la kineta energio de ĉiuj molekuloj de substanco egalas al nulo, pro tio de ''m'' kaj ''k'' ĉiam pli grandas ol nulo, la temperaturo egalas al la [[absoluta nulo de temperaturo]]. La [[Kelvino|Kelvina]] temperatura skalo uzas tiun absolutan nulon kiel referenca punkto.
{{ĝermo|fiziko}}
 
Se du sistemoj kun malsamaj temperaturoj unuiĝas, la du temperaturoj iom post iom per varmointerŝanĝo samiĝas. En tio sen aldona helpo tamen neniam transiras varmoenergio de la pli malvarma sistemo al la pli varma. Tiu percepto estas esprimata en la [[dua leĝo de termodinamiko]]. La plisimiliĝo de la du temperaturoj daŭriĝas tiom longe ĝis ne plu estas temperatura diferenco inter la sistemoj kaj ili do troviĝas en termodinamika [[ekvilibro]].
 
En neformala lingvouzo la varmoenergio ofte nomatas „[[varmo]]“ aŭ konfuzata kun la nocio [[temperaturo]]. Ĉar la [[masa varma kapacito]] aŭ specifa varmo estas funkcio de la temperaturo, la varmoenergio de substanco ne proporcias al la temperaturo de la substanco.
 
En [[faztransiro]] la varmoenergio de substanco povas ŝanĝiĝi, sen ke la temperaturo ŝanĝiĝas.
 
Ekzemplo, kiu pliklarigas la rilaton inter varmo kaj temperaturo, estas la procezo de fandiĝo: se [[glacio]] havas temperaturon de 0&nbsp;°C, ĝi nur fandiĝas se la varmoenergio estas altigata. Necesas do aldono de varmo. La temperaturo dum la procezo de fandiĝo tamen ne altiĝas, ĉar la tuta aldonata varmo estas bezonata por la faztransiro de solidaĵo al likvaĵo.
 
[[Kategorio:Fiziko]]