Hartufa cervo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Yekrats (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
La '''hartufa cervo''' (''Elaphodus cephalophus'') el la ordo de [[parhufuloj]] kaj familio de [[cervedoj]] vivas en la baseno de [[Jangzi-rivero]] kaj sudorienta [[Ĉinio]]. Laŭdire ĝi vidiĝas ankaŭ en la norda parto de [[Birmo]]. La hartufa cervo estas malgranda. Ĝia korpo estas malhelbruna, kun krudaj haroj. Somere ĝi portas sur si ruĝbrunajn harojn kaj vintre malhelgrizajn. Ĝi havas tufon da nigraj longaj haroj hirtaj sur la frunto, kaj ĝuste pro tio ĝi nomiĝas hartufa cervo. La interna flanko de ĝiaj oreloj, la abdomeno kaj dorsa flanko de la vosto estas blankaj. Sur ĝia orelpinta dorso troviĝas blanka makulo. Ĝi aspektas kiel la muntjako (M. muntjak). Ĝi havas longecon de 110-160 centimetroj, kun vosto 7-15 centimetrojn longa, kaj altecon de 52-72 centimetroj. Nur la vircervo portas mallongajn kornojn.
La hartufaj cervoj vivas en montoj 900-2
La hartufaj cervoj, bredataj en la Pekina Zoologia Ĝardeno, estas en la oestro aŭtune kaj naskas idojn inter aprilo kaj julio, plejofte inter majo kaj junio. En la oestra periodo la maskla kaj femala cervoj faras blekadon. Ĉiufoje la femala cervo naskas unu aŭ du idojn. La gravedeco daŭras 7-8 monatojn. La jus naskita cervo similas al siaj gepatroj en koloro, sed havas po vicon da makuloj ambaŭflanke de la vertebraro. Ĉar la cervo estas timema, oni malfacile kaptas kaj bredas ĝin. Ĝi montriĝas nur en tre malmultaj zoologiaj ĝardenoj.
[[Kategorio:Cervedoj]]
[[en:Tufted Deer]]
|