'''VERESS Sándor''' (vereŝ) estis hungara inĝeniero: naskita en [[Sarkad]], la [[3-aan de decembro]] [[1828]] –kaj mortinta en [[Bukareŝto]], la [[27-aan de oktobro]] [[1884]]. Li estis la patro de [[Endre Veress]] kaj [[Ferenc Veress (kuracisto)|Ferenc Veress]]; pli aĝa frato de [[Ferenc Veress (agronomo)|Ferenc Veress]].
== Biografio ==
Post la fino de kolegio en [[Debrecen]] liSándor Veress estis ĉedoma instruisto. Post la liberecbatalo de [[1848]]-[[1849]] li elmigris kaj vivis en [[Varno]], [[Konstantinopolo]] kaj [[Krimeo]]. Li mastrumadis en [[Dobrugea]]. Li havigis diplomon de inĝeniero en [[Parizo]], kien li venis en [[1858]] kaj en[[Londono]]. En [[1859]] li estis kapitano de hungara legio de [[Italujo]] en la aŭstria-itala milito. Post la disigo de tiu li loksigdiĝis en Bukareŝto por kvaronjarcento. Li konstruis la unuan rumanan fervojon. Li estis honora prezidanto de la [[Bukareŝta Hungara Societo]]. Li aperigis plurajn studojn, artikolojn kaj hungare kaj rumane pri [[Rumanujo]].