Diskuto:Acida brasiko: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e IJKL movis paĝon Diskuto:Acida brasiko al Diskuto:Saŭrkraŭto anstataŭigante alidirektilon: "Saŭrkraŭto" estas pli konciza kaj pli hela ol "acida brasiko".
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Mi proponas ŝanĝi la titolon al la multe pli Esperanteca "acida brasiko", anstataŭ uzi la malofte uzatan kaj ne-Esperantece aspektantan novradikon "saŭkraŭto" en la titolo. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 14:17, 24. Feb 2009 (UTC)
:Mi nun efektivigis mian proponon. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 22:35, 7. Mar 2009 (UTC)
::En Januaro IJKL reŝanĝis la titolon al "Saŭrkraŭto" kun la jena redakto-komento: ""saŭrkraŭto" estas pli konciza kaj pli bona nomo". La sekvan tagon mi malfaris lian ŝanĝon, aldonante la jenan redakto-komenton: "Malfaris titolŝanĝon de IJKL: "Saŭkraŭto" estas neoficiala kaj malpli kutima ol "acida brasiko", kaj entenas la por Esperanto nekutiman sonkombinon "ŭrkr"." En Majo IJKL denove ŝanĝis la titolon al "Saŭrkraŭto", kun preskaŭ la sama redakto-komento kiel en Januaro: ""Saŭrkraŭto" estas pli konciza kaj pli hela ol "acida brasiko"."
::Li do neniel reagis al miaj argumentoj pri malofteco, maloficialeco kaj sonkombina ne-Esperanteco de "saŭrkraŭto". Aldone, antaŭ ol malfari titolŝanĝon, kiu siatempe estis anoncita kun argumentoj en la diskutpaĝo, oni prefere tion proponu sur la diskutpaĝo. Mi do nun restarigos la titolon "Acida brasiko". Se IJKL denove ŝanĝos tion al "Saŭrkraŭto" sen unue pridiskuti la aferon sur ĉi tiu diskutpaĝo, li riskas esti dumtempe forbarita de redaktado. (Li ĉiuokaze jam riskas forbaradon pro sia daŭra forigo de alternativaj esprimoj artikolkomence, kiel oni povas legi sur lia diskutpaĝo kaj en la diskutejo). [[Uzanto:Marcos|Marcos]] ([[Uzanto-Diskuto:Marcos|diskuto]]) 11:23, 2 Jul. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "Acida brasiko".